Baseno (geomorfologio)
Ĉi tiu artikolo temas pri fermita kaj ofte senelflueja enpremiĝejo en la terkrusto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baseno. |
Baseno en la geomorfologio estas en si fermita kaj ofte senelflueja enpremiĝejo en la terkrusto, situanta aŭ sur aŭ sub la marnivelo, do aŭ sur la tersurfaco (ĉeflando) aŭ en la marfundo.
La aregrando de la sinkintejo ege varias. La grandaj oceanbasenoj etendiĝas 2000 ĝis 4000 kilometrojn je diametro (6 el ili en la Pacifiko), dum la 20 plej grandaj kontinentaj basenoj havas nur diametron de 300 ĝis 1000 km. Je grandeco superas ilin pluraj ebenaj kontinentplatoj, sed tiuj ne havas konkavan formon. Malgrandaj fermitaj konkavaj terenformoj nomiĝas depresio; valoj fermitaj, sed kun defluejo, nomiĝas valrondo (rondvalo).
Sedimentado
[redakti | redakti fonton]En preskaŭ ĉiuj basenaj terenoj okazas sedimentado, kiu kaŭziĝas per akvo, (akvaĵoj, marfluejoj), per vento, glacio, terglitoj aŭ kemiaj procesoj. La deponaĵoj surkontinente plejparte estas sablo, ŝotro, argilo kaj leŭso, enmare kaj enlage ankaŭ ŝlimo, organikaj substancoj kaj kalko.
Pejzaĝoj kun tre fortaj deponaĵoj nomiĝas sedimentbasenoj: Ili ja plej ofte havas defluejon, sed la sedimentoj dum longa tempo estas deponitaj sur la sama loko. Per tio la plej subaj tavoloj densiĝas al petro, dum la surfaco malrapide fariĝas ebeno (ekzemple Karpata baseno aŭ Suprarejna basebeno). Multaj el tiuj basenoj estas malfortaj zonoj de la terkrusto, kie faŭltlinioj aŭ grandarea tektoniko kaŭzas konstantan malleviĝon.
En la geologia pasinteco la sedimentado en marbasenoj - vidu geosinklinalo - estis la antaŭŝtupo de multnombraj montareĝoj (orogenezoj).