Baseno Kaŝino
Ekzistas ankaŭ urbo komunumo Baseno Kaŝino en Rumanio, kaj krome urbo Kaŝin (ruse Кашин) en la Tvera provinco en Rusio.
Baseno Kaŝino | ||
---|---|---|
Historia-etnografia regiono | ||
depresio [+] | ||
Lando | Rumanio | |
- koordinatoj | 46° 13′ 0″ N, 26° 5′ 0″ O (mapo)46.2166666726.08333333Koordinatoj: 46° 13′ 0″ N, 26° 5′ 0″ O (mapo) [+] | |
Baseno Kaŝino | ||
Vikimedia Komunejo: Caşin Depression [+] | ||
La baseno Cașin [kaŝin] (La baseno de la rivero Kaŝino, rumane Caşin, Kaŝin, hungare Kászon, Kason) estas historia-etnografia regiono en Rumanio, en Orientaj Karpatoj en la orienta rando de la Sikullando kaj en la pli vasta regiono Transilvanio. Ĝi estas malvasta baseno proksime de la baseno Subĉiko norde de Târgu Secuiesc en la Montaro de Ĉiko laŭ la supra etapo de la rivereto Kaŝino. La loĝantoj grandparte estas sikuloj, hungarlingvanoj, kies prauloj koloniiĝis tien en la 12-a jarcento. Ili estis landlimgardistoj. Pro la izolateco ilia popolkulturo estas iomete arkaika. La centraj vilaĝoj de la baseno estas la jenaj: Plăieșii de Jos, Plăieșii de Sus, Imper, Iacobeni (Plăieșii de Jos), Cașinu Nou. Ili kune formas la komunumon Plăieșii de Jos.
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Pál László (naskiĝis ĉ. 1675 en la vilaĝo Csík-Kászon resp. Cașinu Mic, nun parto de komunumo Sânzieni resp. Kézdiszentlélek, m. la 11-an de februaro 1729 en Nagyvárad/Oradea): la unua hungara tradukisto de Petrarca.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Magyar Zoltán:Csinódi népköltészet (Popola poezio el Csinód), 2009, ISBN 978-963-506-796-1
- Kós Károly – Szentimrei Judit – Nagy Jenő: Kászoni székely népművészet (Sikullanda popolarto de la baseno), 1972.
- Imreh István – Pataki József: Kászoni krónika. 1650–1750. (do kroniko de la baseno). 1992.