Pál László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál László
Persona informo
Naskiĝo proksimume en 1675[1]
en vilaĝo Csík-Kászon resp. Cașinu Mic, nun parto de komunumo Sânzieni resp. Kézdiszentlélek, Transilvanio[1]
Morto 11-a de februaro 1729
en Nagyvárad resp. Oradea
Okupo
Okupo tradukistokanoniko
vdr

LÁSZLÓ Pál aŭ laŭ okcidenta vortordo Pál László [P:AL LA:Slo:] estis hungara pastro kaj tradukisto naskita proksimume en 1675 en vilaĝo nomata hungare Csík-Kászon respektive rumane Cașinu Mic[1], nun parto de la komunumo Sânzieni (hungare Kézdiszentlélek), en la baseno Kaŝino, kaj mortinta la 11-an de februaro 1729 en Nagyvárad (rumane Oradea, germane Grosswardein, latine Magnovaradinum).

Kariero[redakti | redakti fonton]

László estis paroĥestro en Szilágysomlyó (Șimleu Silvaniei/Schomlenmarkt), inter 1712 kaj 1729 kanoniko de Nagyvárad (Oradea/Grosswardein). Li estis la unua tradukisto hungara de Petrarca.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Nagyemlékezetű Petrarcha Ferencnek a jó és gonosz szerencsének orvoslásáról írott két könyvecskéja, Kassa, 1720.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.

Referencoj[redakti | redakti fonton]