Basirhat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basirhat
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 743411
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 254  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 22° 40′ N, 88° 52′ O (mapo)22.661196288.8660215Koordinatoj: 22° 40′ N, 88° 52′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Basirhat (Okcidenta Bengalio)
Basirhat (Okcidenta Bengalio)
DEC
Basirhat
Basirhat
Situo de Basirhat
Basirhat (Barato)
Basirhat (Barato)
DEC
Basirhat
Basirhat
Situo de Basirhat

Map

vdr

Basirhat bengale: বসিরহাট estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en orienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.

Municipa oficejo en Basirhat

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Basirhat havis 125 254 da loĝantoj kun legopovo 87%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Basirhat situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 6 m super la marnivelo ĉe la Barata-Bangladeŝa limo. Nacia Parko Sundarbans estas proksime. Habra troviĝas 30, Barasat 40, Bangaon 44, Raĝpur Sonarpur 49, subŝtata ĉefurbo Kolkato 52, tutlanda ĉefurbo Delhio 1343, Mumbajo 1717 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Basirhat estas pratempa urbo. Dum formado de la komenciĝanta administrado vilaĝo Bagundi iĝis sidejo, poste fare de la Brita Orienthinda Kompanio centro de la salkomerco iĝis Basirhat. La salkomerco faris Basirhat sidejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kultivado de indigoj komenciĝis en Basirhat en 1810. Baldaŭ ankaŭ la komercado evoluis. La malnova bazaro en 1840, post 60 jarojn la nova bazaro, la marketo estis establita en 1922. La rivero estas grava ilo de la liverado. Nuntempe sekreta okupiĝo estas la kontrabando al

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Basirhat estas la bengala kaj la angla. Praktike ĉiu parolas bengale.

Enirejo de altlernejo

Eduko[redakti | redakti fonton]

Altlernejo de Basirhat estis establita en 1947.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Basirhat vivas hinduoj (preskaŭ 78%), islamanoj (ĉirkaŭ 22%), krome ekzistas iomete aliaj religioj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Basirhat situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono.

Ponto en Basirhat

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Basirhat havas trairan fervojan linion, sed la linio ne iras al Bangladeŝo. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, unu el ili kuras plu al Bangladeŝo. Ponto helpas la trafikon. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Stacidomo