Batŝeba bane (Rembrandt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batŝeba bane.

Batŝeba bane (nederlande Bathseba met de brief van koning David), konata ankaŭ kiel Batŝeba kun la letero de la reĝo Davido, estas ole-pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita en 1654, kaj nun ekspoziciata en la Muzeo Luvro, Parizo.

Ĉi pentraĵo estas kaj volupta kaj kompata; ĝi montras momenton el historio de la Malnova Testamento rakontita en 2 Samuelo 11 en kiu la reĝo Davido vidas Batŝeba bane kaj, fascinita, gravedigas ŝin.[1] Por edziĝi al Batŝeba kaj kaŝi sian pekon, Davido sendas ŝian edzon al batalo kaj ordonas al siaj generaloj abandoni lin, lasante lin al certa morto.

Kvankam la sceno de Davido spiante Batŝeba estis jam pentrita de pli fruaj artistoj, la priskribo de Rembrandt diferencas pro sia klara bilda fokuso kaj erota vigleco, atingita per larĝaj, dikaj penikfrapoj kaj vibra koloraro. La pentraranĝo montras du duonon dividitajn per diagonalo kun dekstra malsupra hela parto tre kontrasta kun la maldekstra supra duono. En la hela parto la figuro de Batŝeba montras sian nudecon kontraste kun melankolia, meditada sinteno, kio aĵigas en letero ricevita el Davido (kio ne aperas en la biblia rakonto), kiu prezentas al ŝi la moralan elekton inter fidelo al edzo kaj obeo al reĝo. Davido mem ne aperas en la sceno, kvankam li ja aperas en aliaj versioj de la temo fare de aliaj pentristoj. Por marki la solecon de la morala situacio de Batŝeba, nur unu servistino en umbra angulo sekigas piedon de Batŝeba, kio fakte aperas ankaŭ en aliaj versioj de la sceno fare de aliaj artistoj, precize ĉe la piedo.

La pentraĵo estas ekspoziciata en Luvro; ĝi estas unu el 583 verkoj donacitaj de Dro. Louis La Caze en 1869.[2] For Kenneth Clark, la pentraĵo estas "la plej granda pentraĵo de Rembrandt pri nudeco".[3] Ĝia enrigardo en la morala problemo de Batŝeba estis priskribita kiel "unu el la plej grandaj atingoj en okcidenta pentraĵo."[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bull et al. 151
  2. Bathsheba at Her Bath Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine. Louvre. Alirita en 2008-05-03.
  3. Clark, 341
  4. Bull, 153

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]