Saltu al enhavo

Batakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batakoj
Flago
etno
Indonezianoj Aŭstroneziaj popoloj
Suma populacio
7 400 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
kristanismo islamo katolikismo protestantismo
vdr
Bataka vilaĝo, Insulo Samasir
Toba Bataka domo
Batakaj novgeedzoj

La Batakoj de Indonezio estas aro de etnaj grupoj kiu troviĝas ĉefe en la nordo de Sumatro. La esprimo inkludas la Toba, Karo, Pakpak, Simalungun, Angkola, kaj Mandailing etnoj, entute 6 milionoj, kiuj havas similajn lingvojn kaj kutimojn; fojfoje ĝi inkludas ankaŭ la Alas-etno de Aceh, sed nur lingve.

En norda Sumatro, la Toba-oj sin identigas batakoj, sed la aliaj preferas la pli specifajn nomojn de siaj etnoj.

La batakoj sin grupas en patriarkaj klanoj (marga) kaj la plimulto estas kristanoj, kun malplimultoj de islamanoj kaj tradiciaj praktikantoj.


ProvincoNombro de batakoj (en 2000)
Nord-Sumatro4 827 000
Riau347 000
Ĝakarto301 000
Okcident-Javo275 000
Okcident-Sumatra Aceh188 000