Batalo ĉe Kruto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entombigo de herooj en Kijivo
La monumento

Batalo ĉe Kruto (ukraine Битва під Крутами) okazis la 28-an de januaro 1918 apud la fervoj-stacio Kruto (Ukrainio). La rusian bolŝevistan sesmil-soldatan taĉmenton sub komando de M. Muravjov, konsistantan el moskvaj soldatoj kaj maristoj de Balta militŝiparo, kontraŭstaris 300-kapa bataliono de studentoj el la Kijiva Universitato sub la komando de kapitano Averkij Honĉarenko. La batalo daŭris ĉ. 5 horojn kaj finiĝis per malvenko de l' ukraina flanko. Kvankam la batalo ne grave influis la agres-militon de soveta Ruslando kontraŭ la juna Ukraina Popola Respubliko (UPR), tamen ĝi havis grandan signifon por la popola spirito danke al heroismo de l' ukrainaj junuloj, kiuj pereis apud Kruto-stacio.

Kiam estis subskribita Traktato de Brest-Litovsk, oni decidis solene entombigi restaĵojn de la pereintaj studentoj. La funebra ceremonio okazis sur la Askolda tombmonto en Kijivo la 19an de marto 1918. La funebradon partoprenis la prezidento de UPR Miĥajlo Hruŝevskij (li ankaŭ faris paroladon). La ukraina poeto Pavlo Tiĉina dediĉis al la herooj de Kruto poemon "Memore al la tridekopo" (ukraine: Пам’яті тридцяти). La poemon esperantigis Paŭlo Moĵajev.

Dum la komunisma reĝimo en Ukrainio oni prisilentis la batalon.

Monumento

La sekva di-servo sur la Askolda tombmonto post multaj jaroj de fizika kaj morala teroro okazis nur la 29an de januaro 1992. Dum sovetia tempo la Askolda tombejo estis ruinigita, pro tio estis decidite fondi memoraĵon en vilaĝo Kruto. Dank'al helpo de prezidento Viktor Juŝĉenko la monumento estis farita kaj inaŭgurita somere 2006; la aŭtoro - skulptisto Anatolij Hajdamaka. Sur la 7-metra monteto staras 10-metra ruĝa kolono - kopio de kolonaro de Kijiva Universitato, kie lernis multaj studentoj-herooj. Ĉe la montpiedo troviĝas preĝejeto kaj kruc-forma lageto.