Miĥajlo Hruŝevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miĥajlo Hruŝevskij
Member of the Russian Constituent Assembly
Hrushevskyi Mykhailo XX.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1866 (1866-09-29)
en Chełm, Kholmskii uezd, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 26-an de novembro 1934 (1934-11-26) (68-jara)
en Kislovodsk, North Caucasus Krai, Flag of the Soviet Union (1924–1955).svg Sovetunio
Mortis pro sepso [#]
Tombo Baikove Cemetery [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Lingvoj ukraina lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Ukraina Popola RespublikoSovetunio [#]
Alma mater Kijiva Universitato [#]
Partio Ukrainian Socialist-Revolutionary Party [#]
Subskribo Miĥajlo Hruŝevskij
Familio
Patro Serhii Fedorovych Hrushevskyi [#]
Edz(in)o Mariia-Ivanna Sylvestrivna Hrushevska [#]
Infanoj Kateryna Mykhailivna Hrushevska [#]
Profesio
Okupo politikistohistoriistoverkisto • universitata profesoro [#]
Verkado
Verkoj History of Ukraine-Rusʹ ❦
History of Ukrainian Literature ❦
Collected Works of Mykhailo Hrushevsky ❦
The Traditional Scheme of “Russian” History [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Poŝtmarko de Ukrainio, Miĥajlo Hruŝevskij, 1995, (Michel 153)

HRUŜEVSKIJ Miĥajlo ukraine Михайло Грушевський (1866-1934) - la unua prezidento de Ukrainio, fama historiisto, akademiano, organizanto de ukraina scienco, politika aganto, aŭtoro de pli ol 2000 sciencaj verkoj, verkisto.

Naskiĝis en Ĥolm (nuna Pollando), studis historion en Kijiva Universitato. 1894-1914 - profesoro de Lviva Universitato, prezidanto de Ŝevĉenka Scienca Societo, redaktoro de "Literatura-scienca heroldo".

1914 - revenis en Kijivon, 1917 - prezidanto de Centra Rada, kiu per sia Tria Universalo proklamis fondon de Ukraina Popola Respubliko. M. Hruŝevskij estis elektita ĝia unua prezidento. Kiam potencon forprenis hetmano Pavlo Skoropadskij, Hruŝevskij elmigris en Pragon, loĝis en Vieno.

1924 - revenis kun la familio al soveta Ukrainio, Kievo. De 1931 devis loĝi en Moskvo. En 1934, ripozante en Kaŭkazo, subite mortis pro karbunklo. Estis entombigita en Kievo.

M. Hruŝevskij estas aŭtoro de 6-voluma "Historio de ukraina literaturo", 10-voluma "Historio de Ukrainio-Rusjo", kiuj estis en Sovetio kritikataj pro la naciismo kaj malpermesitaj (forigitaj de ĉiuj bibliotekoj).