Batalo de Bint Ĵubejl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Bint Ĵubejl
Konflikto: Israela-Libana konflikto de 2006
Situa plano de Bint Ĵubejl
batalo
Daŭro: 25-a de julio ĝis 29-a de julio 2006
Loko: Bint Ĵubejl, Libano
Rezulto: Armistico. La Israela armeo malsukcesis okupi la urbon.
Flankoj
Israelo Hizbulaho
Komandantoj
Dan Halutz
Moshe Kaplinsky
Udi Adam
Sajido Hassan Nasrallah
Imad Mughniyeh
Forto
varia nekonata (~80)
Perdoj
>16
~60 vunditoj
>32
4 kaptitoj
vdr

La Batalo de Bint Ĵubejl estis batalo inter la israela armeo kaj la libana paramilitara kaj politika organizaĵo Hizbulaho dum la Dua Libana Milito en la sudlibana urbo Bint Ĵubejl ekde la 25-a de julio ĝis la 29-a de julio 2006. La militagoj estis daŭrigitaj al la 6-a de aŭgusto kaj pluis ĝis la armistico al la 14-a de aŭgusto.

Okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estas konsiderata la bastionon de la Hizbulaho kaj tial nomita Ĉefurbo de la liberigita sudo. Al komenco de la israela invado en Libano, la urbo estis forte bombardita de la israela aerarmeo por detrui eblaj raketo-depafejoj de la Hizbulaho, kiu masive enfilis nordisraelaj urboj. Post la aviadila atako, la israela infanterio invadis la ŝajne sekuran urbon al la 25-a de julio. Post la enfiltriĝo, la gerilanoj sieĝis la tutan 51-an batalionon de la israela infanterio kaj eksponis ĝin al intensa pafado. La Hizbulaho atakis la trupojn plejofte el la embusko. Post naŭdekhora urba batalo retiriĝis provizore la israelaj trupoj el la urbo.

La israela ministro de defendeco sciigis ke multnombraj batalantoj estu mortigitaj, kaj la batalaĵoj pro tio estu estinta sukcesa. Ŝejĥo Hassan Nasrallah, la gvidanto de la Hizbulaho, spite proklamis "seriozan malvenkon" de la israelaj trupoj kaj raportis ke la Hizbulaho ankoraŭ tenu la ĉioman areaĵon ĉirkaŭ Bint Ĵubejl. Mortis almenaŭ 12 gerilanoj kaj 10 israelaj soldatoj.

Al la 6-a de aŭgusto, la israela trupoj denove perforte enpenetris en la urbo por fine disbati la Hizbulaho-postenojn en Bint Ĵubejl. La gerilanoj prenis la trupojn sub pafado, mortiginte prompte tri soldatojn. Kun tio, unu israela tanko estis malkapabligita per bazukaj pafoj de la gerilanoj. Pluaj du israelaj soldatoj estis mortigitaj dum arestado de kvin Hezbulaha batalantoj. Dum vana nokta sturmo mortis pluajn du soldatojn kun dekoj da vunditoj. Al la 12-a de aŭgusto, la israela infanterio lanĉis novan ofensivon, en ties evoluo la armeo intencis konkeri la Libanon ĝis la rivero Litani. La ofensivo fiaskis jam en Bint Ĵubejl. Samtempe ŝejĥo Hassan Nasrallah deklaris la "duan fazon" de la milito ene de tiu la lanĉado de misiloj al israelaj urboj intensigu kaj estu farita uzon de mezdistaneaj raketoj por ataki la foran israelan urbon Tel-Avivo. Al 14-a de julio, 07:00 horo ekis la armistico. Ankaŭ en la urbo, ĉiuj malamikaj agadoj ĉesis. Al la 3-a de septembro alvenis pactrupoj de la Unuiĝintaj Nacioj.