Batalo de Näfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento pri la Batalo de Näfels

La Batalo de Näfels okazis la 9-an de aprilo 1388 inter la Svisa Ĵurkomunumo kaj la Habsburgoj. Ĝi estis la lasta el la tri decidaj batoloj de la milito inter la Habsburgoj kaj la Svisa Ĵurkomunumo.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Kelkajn semajnojn post la Batalo de Sempach trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo atakis la habsburgan urbeton Weesen ĉe Valenlago, konkeris kaj okupis ĝin. Samtempe la Glarusanoj ribelis kontraŭ la Habsburgoj, detruis la Kastelon Windegg kaj poste kunvokis Landkomunumon, dum kiu ili deklaris la 11-an de marto 1387 sian propran landan leĝaron. Tiu deklaro signifis la faktan sendependiĝon de la habsburga regno.

Tion la Habsburgoj ne volis toleri kaj atakis en februaro 1388 la urbon Weesen. Dum la nokto habsburgemaj civitanoj enlasis habsburgajn soldatojn en la urbon, kiuj dumdorme surprizis la okupantojn de la Svisa Ĵurkomunumo kaj mortigis ilin dum la Murdonokto de Weesen.

La batalo[redakti | redakti fonton]

La armeo habsburga, kunigita en Weesen, kiu konsistis el 600 rajdistoj kaj proksimume 6000 piedsoldatoj tiam invadis la Linth-Valon kaj trapasis la 9-an de aprilo 1388 la glarusan defendolinion konsistante el 300 soldatoj. La Habsburgoj nun rabante invadis la valon, rabatakis la vilaĝojn Näfels, Mollis, Netstal kaj Glaruson. Malgrau neĝo 600-soldata trupo konsistanta el Glarusanoj, Ŝvicanoj kaj Urianoj alkuris trans la Pragel-Pasejo kaj kolektiĝis malantaŭ Näfels sur la monteto Rautiberg. Kiam la rabantaj Habsburgoj malkovris tiun trupon, ili interrompis sian rabadon, ordigis sin kaj atakis la ĵurkomunumanojn. Profitante de la terena avantaĝo la ĵurkomunumanoj povis ĵeti rokerojn kaj ŝtonegojn sur la rajdistojn venante de malsupre kaj fuĝigi ilin al marĉo apud Wesen, kie multaj Habsburgoj dronis pro la pezaj kirasoj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Post tiu batalo la Habsburgoj kaj la Svisa Ĵurkomunumo interkonsentis pri paco, kiu estis fiksita unue al 6 jaroj kaj poste en la jaro 1394 longigita je pliaj 20 jaroj. La Habsburgoj rezignis pri ĉiuj siaj privilegioj pri la ok malnovaj lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj tiel perdis sian kontrolon pri la alpaj montpasejoj.

La unua ĵaŭdo de aprilo ek de tiam estas kantona festotago en Glaruso kaj okazas la Pilgrimado al Näfels (germane Näfelser Fahrt), dum kiu multnombraj loĝantoj piede pilgrimas al Näfels kaj tie rememoras la batalon. Dum la lastaj jaroj regule dekstrulaj aktivistoj misuzis tiun eventon por manifestacioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]