Batalo de Pantano de Vargas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la batalo de Pantano de Vargas.
Portreto de Juan José Rondón fare de Constancio Franco

La batalo de Pantano de Vargas (marĉo Vargas) estis batalo, okazinte en la municipo de Paipa la 25-a de julio de 1819, inter la sendependistaj trupoj kaj la monarkistoj dum la Liberiga Milito de Kolombio, kiu decidis la sendependecon de Kolombio.

La armeo venezuela-kolombia estrita de Simón Bolívar intencis fermi pason al apogaj trupoj de José María Barreiro kiuj direktis sin al urbo Bogoto. La batalo estis samvenka por ambaŭ flankoj ĝis la atako flanke fare de la roto de la brita legio estrita de la kolonelo James Rooke kaj oportunema kavaleria atako de la lancistoj de la kolonelo Juan José Rondón, ĵus alvenintaj al la batalkampo. Rooke, tamen grave vundiĝis en la atako kaj mortiĝis post kelkaj tagoj. Post tiu atako, la monarkistaj trupoj fuĝis al Molinos de Bonza.

Danke al la batalo, la liberiga armeo povis alveni al Tunja en la 4-a de aŭgusto de 1819. Estas diskuto pri la nombro de mortintoj. Inter la amerikanoj kalkuliĝas de 104 ĝis 190, dum ĉe la hispanoj enkalkuliĝas de 140 ĝis ĉirkaŭ 500, depende de la fakuloj.

5° 44′ 15″ N 73° 04′ 30″ U / 5.73750 °N, 73.07500 °U / 5.73750; -73.07500 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]