Batalo de Sumio
batalo de Sumio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Invado de Rusio en Ukrainion (2022) | |||||||
sieĝo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
armeo de Rusio | armeo de Ukrainio | ||||||
La 24-an de februaro 2022, la rusia armeo provis kapti la ukrainian urbon Sumio, troviĝanta proksime al la rusi-ukrainia landlimo. Je la 3-a horo nokte komenciĝis bataladoj en la periferio de la urbo.[1] Tiu tago markas la komencon de la invado de Rusio en Ukrainion ekde 2022. Ukrainaj armeaj paraŝutistoj kaj teritoriaj defendaj fortoj komencis rebatali kontraŭ la invadintaj rusaj fortoj ene de la urbo, kio rezultis en peza urba batalado kaj la detruo de kolono da rusaj tankoj.[2] Tiun vesperon, la ukrainaj armeaj paraŝutistoj ricevis ordonon retiriĝi el la urbo, lasanta la defendon de la urbo al la kelkaj mil lokaj volontuloj armitaj per fusiloj, limigitaj kontraŭ-tankaj armiloj kaj ne armitaj veturiloj. Post tri ĝis kvar tagoj da malsukceso eniri la urbon, la rusia militistaro moviĝis ĉirkaŭen por preteriri la urbon kaj estis tiam submetata al gerilanaj embuskoj.[3] Malgraŭ la malsukceso de la agresa rusia armeo konkeri la urbon, tamen kompreneble la plua evoluo de la batalo estis malfacile antaŭvidebla, tial komence de marto 2022 komenciĝis vasta evaukuado de la civila loĝantaro de Sumio al la malpli milite suferanta urbo Poltavo.[4]
La 4-an de aprilo 2022, la provincestro de Dmitro Ĵivickij (ukraine Дмитро Живицький) deklaris ke rusiaj trupoj ne plu okupis ajnajn urbojn aŭ vilaĝojn en Sumia provinco kaj plejparte retiriĝis, dum ukrainaj trupoj estis laborantaj repuŝi la restantajn unuojn inter la loĝlokoj.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "Росія атакувала українські міста: де відбулися бої" ("Rusio atakis ukrainajn urbojn: kie okazis la bataloj") la 24-an de februaro 2022 en la retejo 24 Канал ("kanalo 24", ukraine)
- ↑ artikolo "Ukrainian soldiers clash with Russians in a fierce fight near Sumy" ("Ukrainaj soldatoj interbatalas kun rusianoj en furioza batalo proksime de Sumio"') la 24-an de februaro 2022 en la retejo The Kyiv Independent (angle)
- ↑ artikolo "How Sumy’s residents kept Russian forces out of their city" ("Kiel la loĝantoj de Sumio tenis rusiajn trupojn ekstere de sia urbo") la 2-an de januaro 2023 en la retejo de la brita gazeto The Guardian (angle)
- ↑ artikolo "Lage in der Ukraine: Zumindest in Sumy läuft die Evakuierung " ("Situacio en Ukrainio: Almenaŭ en Sumio la evakuado okazas") en la novaĵa programo Die Tagesschau de la germana televida korporacio ARD la 8-an de marto 2022 (germane)
- ↑ artikolo "Russian troops no longer hold any settlements in Ukraine's Sumy region, says governor" ("Rusiaj trupoj ne plu tenas iujn setlejojn en la Sumia regiono de Ukrainio, diras la provincestro"), en la retejo de la kanada gazeto National Post la 4-an de aprilo 2022 (angle)