Batalo de Sumio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Sumy)
batalo de Sumio
Konflikto: Invado de Rusio en Ukrainion (2022)
sieĝo
Daŭro: 24-a de februaro - 4-a de aprilo 2022 (1 monato, 1 semajno kaj 4 tagoj)
Loko: Sumio, Sumia provinco, Ukrainio
Rezulto: venko de la armeo de Ukrainio
Flankoj
armeo de Rusio armeo de Ukrainio
vdr

La 24-an de februaro 2022, la rusia armeo provis kapti la ukrainian urbon Sumio, troviĝanta proksime al la rusi-ukrainia landlimo. Je la 3-a horo nokte komenciĝis bataladoj en la periferio de la urbo.[1] Tiu tago markas la komencon de la invado de Rusio en Ukrainion ekde 2022. Ukrainaj armeaj paraŝutistoj kaj teritoriaj defendaj fortoj komencis rebatali kontraŭ la invadintaj rusaj fortoj ene de la urbo, kio rezultis en peza urba batalado kaj la detruo de kolono da rusaj tankoj.[2] Tiun vesperon, la ukrainaj armeaj paraŝutistoj ricevis ordonon retiriĝi el la urbo, lasanta la defendon de la urbo al la kelkaj mil lokaj volontuloj armitaj per fusiloj, limigitaj kontraŭ-tankaj armiloj kaj ne armitaj veturiloj. Post tri ĝis kvar tagoj da malsukceso eniri la urbon, la rusia militistaro moviĝis ĉirkaŭen por preteriri la urbon kaj estis tiam submetata al gerilanaj embuskoj.[3] Malgraŭ la malsukceso de la agresa rusia armeo konkeri la urbon, tamen kompreneble la plua evoluo de la batalo estis malfacile antaŭvidebla, tial komence de marto 2022 komenciĝis vasta evaukuado de la civila loĝantaro de Sumio al la malpli milite suferanta urbo Poltavo.[4]

La 4-an de aprilo 2022, la provincestro de Dmitro Ĵivickij (ukraine Дмитро Живицький) deklaris ke rusiaj trupoj ne plu okupis ajnajn urbojn aŭ vilaĝojn en Sumia provinco kaj plejparte retiriĝis, dum ukrainaj trupoj estis laborantaj repuŝi la restantajn unuojn inter la loĝlokoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]