Baudonivia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baudonivia
Persona informo
Naskiĝo 6-a jarcento
Morto 7-a jarcento
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Franka imperio vd
Profesio
Okupo monaĥino • hagiografo vd
Verkado
Verkoj Liber secundus, pri Radegundo de Turingio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Baudonivia estis franca monaĥino, kiu vivis en la 6-a/7-a jarcento en la Abatejo Sankta Kruco en Potevo.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Temis pri al unua porvirina klostro en Eŭropo kiun fondis en 558 Radegundo de Turingio. Ŝi mem mortis tie en la jaro 587. Baudonivia estis ties priorino kaj hagiografo.[1]

Baudonivia famiĝis pro sia biografio de reĝino Radegundo, Liber secundus unu el la plej malnovaj de virino skribitaj kaj ĝis nun konserviĝintaj sanktulvivpriskriboj. La verko, kiu aperis inter 609 kaj 614 (post la morto de lia episkopa moŝto poteva Venantius Fortunatus, kiu tuj post la morto de Radegundo estis verkinta la biografion Liber primus) estis iel korektado de la unua biografio. Baudonivia eĉ aludas al la vivo de Fortunatus; ĉiuokaze la akĉentoj en la vivo radegunda tute alie metatas de ŝi. Dume Fortunatus, kiu konis bone kaj ŝatis ege kaj Radegondon kaj la abatinon Agnesa el Potevo ne raportis pri iu monaĥejfondo fare de la sanktulino, Radegundo taksatas ĉe Liber secundus grava klostrofondantino kaj miraklofara religiulino.[2]

Interpreto moderna[redakti | redakti fonton]

Judy Chicago dediĉis al Baudonivia enskribaĵon sur la triangulaj plankaj kaheloj de Heritage Floor ĉe sia instalaĵo The Dinner Party. La kaheloj porcelanaj envicigitis je placo kun la telero por Hrosvitha.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Margarete Zimmermann: Salon der Autorinnen: Französische dames de lettres vom Mittelalter bis zum 17. Jahrhundert, Erich Schmidt Verlag & Co KG, 2005, ISBN 978-3-503-07957-5, p. 48
  2. Jane Tibbetts Schulenburg: Forgetful of Their Sex: Female Sanctity and Society, Ca. 500-1100, University of Chicago Press, 1998, ISBN 978-0-226-74054-6, p. 45
  3. Brooklyn Museum: Baudonivia