Bavaria arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bavaria Arbaro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bavaria arbaro
germane: Bayerischer Wald, ĉeĥe: Bavorský les
montaro
Bayerischer wald1.jpg
Bavaria arbaro
Oficiala nomo: Bavaria arbaro
Lando Germanio Germanio
Regiono Bavario
Historia regiono Bavario
Parto de Šumava
Akvejo Danubo
Plej alta punkto
 - situo Großer Arber
 - alteco 1 456 m s. m.
 - koordinatoj 49°06′45″N 13°08′10″E  /  49.1125°N, 13.13611°O / 49.1125; 13.13611 (Bavaria arbaro)
Areo 240,00 km² (24 000 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Bavario
Situo enkadre de Bavario
Situo de Bavaria arbaro sur topografia mapo de Šumava
Situo de Bavaria arbaro sur topografia mapo de Šumava
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bayerischer Wald
Portal.svg Portalo pri Geografio
Zell-bayerischer-wald.jpg

La Bavaria Arbaro (germane: Pri tiu ĉi sono Bayerischer Wald) estas arbara malaltmonta regiono en Bavario, Germanio. Ĝi etendas laŭlonge de la limo kun Ĉeĥio kaj pluas en ĉeĥa flanko per Šumava (Bohemia Arbaro). Geografie la Bavaria Arbaro kaj la Bohemia Arbaro estas partoj de sama montara teritorio. Parto de la Bavaria Arbaro apartenas al la Nacia Parko Bavaria Arbaro (Nationalpark Bayerischer Wald) (240 km²), fondita en 1970 kiel unua nacia parko de Germanio. Aliaj 3008 km² apartenas al Natura Parko Bavaria Arbaro (Naturpark Bayerischer Wald), fondita en 1967, kaj 1738 km² al la Natura Parko Orientbavaria Arbaro (Naturpark Oberer Bayerischer Wald), fondita en 1965. La Bavaria Arbaro estas restaĵo de la Hercinia Arbaro kiu etendis tra suda Germania en epoko de la Romia Imperio. Ĝi estas la plej granda protektata arbarareo en centra Eŭropo.[1]

La plej alta monto de la regiono estas la Großer Arber ("Granda Arber", 1456 m). La ĉefa rivero estas la Regen, kiu formiĝas per kuniĝo de la Blanka Regen kaj la Nigra Regen kaj iras el montoj al urbo de Regensburg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]