Bazaro Bolhão
Bazaro Bolhão | |||
---|---|---|---|
urboplaco • kultura heredo | |||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória | ||
Situanta sur | Rua de Sá da Bandeira | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 8′ 57″ N, 8° 36′ 25″ U (mapo)41.149166666667-8.6069444444444Koordinatoj: 41° 8′ 57″ N, 8° 36′ 25″ U (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | http://visitporto.travel/Visitar/Paginas/Descobrir/detalhespoi.aspx?POI=1393 | ||
La Bazaro Bolhão [boLJO] estas unu de la plej simbolaj bazaroj de la urbo Porto, Portugalio.
Ties konstruaĵo karakteras pro sia monumenteco, propra de la arkitekturo de novklasikismo. La vendistoj laboras sur du etaĝoj. Estas kvar ĉefaj alirejoj en diversaj niveloj: la suda alirejo ebligas aliron al la teretaĝo el Rua Formosa, la flankaj alirejoj el Rua de Sá da Bandeira kaj Rua Alexandre Braga ebligas aliron al la intermeza nivelo kun ŝtuparoj konektantaj ambaŭ etaĝoj, kaj finfine, la norda alirejo el la Rua de Fernandes Tomás, ebligas rektan aliron al la supra etaĝo.
La Bazaro Bolhão dediĉas sin ĉefe al freŝaj produktoj, speciale manĝaĵoj. La vendistoj distribuiĝas en diferencaj fakoj specialaj, nome la jenaj: fiŝvendejoj, viandovendejoj, legomoj kaj floroj. Ekster la konstruaĵoj estas vendejoj de alitipaj varoj, kiel vestaĵoj, kafejoj, parfumejoj, teksaĵoj ktp.
La bazara konstruaĵo estis aprobita kiel publika intereso la 22an de februaro 2006. En 2013 ĝi estis klasita kiel monumento de publika intereso.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- "Movimento Cívico e Estudantil - pela defesa da Reabilitação do Mercado do Bolhão"
- Documento Lavrado "A Verdade do Mercado do Bolhão"
- "Temendo pelo Futuro Bolhão"
- "PICPORTO em defesa do Mercado do Bolhão" en www.pic-porto.blogspot.com
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mercado do Bolhão en la portugala Vikipedio.