Baziliko de Sankta Bàbila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La preĝejo kaj placo en 2009.
Baziliko de Sankta Bàbila

La baziliko de Sankta Bàbila, konata pli simple kiel Sankta Bàbila, estas la loko de katolika kulto en la samnoma placo en la centro de Milano, Italio.

Historiaj skizoj[redakti | redakti fonton]

Sankta Bàbila estis la 13-a episkopo de Antioĥio, posteulo de Zebennos eble en 238. Li mortis martiriĝinta sub la romia imperiestro Decio en 250, punita pro majestatenco: li aŭdacis malebligi al la romia imperiestro Filipo la araba, hommortiganto, eniri kristanan templon. Kune kun Bàbila mortis tri infanoj, konfidita de familio por kristana eduko.

La kulto al sankta Bàbila, tre vastiĝinta en Oriento, atingis baldaŭ ankaŭ la Okcidenton, precipe en Francio, en Svislando kaj Hispanio. En Italio li estas venerata, krom en Milano, ankaŭ en aliaj urboj, kiel inspiranto de la pureco kaj ĉasteco de sacerdotoj.

La historiistoj de la arto kaj arkitekturo de la baziliko reiras al la unuaj dekoj de la 11-a jarcento, najbare de la historiaj urbaj muregoj. Laŭtradicie, la establo estis starigita sur la restaĵoj de la «Concilium Sanctorum» («Koncilio de la sanktuloj»), prarezidejo de la orienta misia klerikaro, siavice starigita sur la ruinoj de papaga templo dediĉita la la dio Suno.
Laŭlonge de la jarcentoj la baziliko estis objekto de diversaj arkitekturaj modifoj,

La kampanilo, falruiniĝinta en 1575, estis refarita 1821 barokostile per materialo rekuperita el la disfaligo de la urbaj pordegoj, kaj revestita novromanikstile en 1927.

Baziliko kaj historio kaj kulturo de la urbo[redakti | redakti fonton]

La baziliko de Sankta Bàbila integriĝas en la profana kaj religia historio de Milano, al ĝi ligiĝas la civila movado de libera Komuno kaj tiu religia de la Patarinoj. Apud la baziliko estis fontintaj, kun la partopreno de ĝiaj kanonikoj, la gloraj «Kvin tagoj de Milano»: de tie la civitanoj moviĝis en la direkto de la aŭstria regantaro por akiri la starigon de la civitana gvardio. La barikado e Sankta Bàbila estis unu el la plej aktivaj kaj heroe kontribuis por la hisado de la trikolora flago.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De la origina konstruaĵo restas praktike nenio. La nuna establo, fakte, estas la rezulto de vastaj arkitekturaj refaroj, aparte en la la lastaj du jarcentoj

Ekstero[redakti | redakti fonton]

La bazilika fasado.

La bazilika fasado, refarita romanikstile, prezentas “elstaraĵojn” kun sur la tegmento pendarko. En la centra luneto estas prezentata, sur orata fono, Benanta Kristo kun la libro de la Evangelioj. La centra pordego estas supre ornamata per granda triforo kun skulptitaj kapiteloj; plisupre, greke krucforma fenestro kaj du duoncirklaj monoforoj.
Iom retroje, leviĝas la kampanilo, konstituita per alta kvarangula turo kun tri ordoj de fenestroj: monoforoj malatnivele, biforoj meznivele kaj triforoj altnivele. La koronado estas en bakitaj brikoj.

Interno[redakti | redakti fonton]

Interno de la Baziliko.

La bazilika interno, kies aranĝo atribueblas al restaŭrajoj post 1926, estas konstituita de tri navoj disigitaj per duonkolonaj pilastroj kulminantaj en kruconervuraj volboj (centra navo) kaj barelvolboj en la flankaj navoj. Inter la centra navo kaj la antaŭaltaro leviĝas la okangula tiburio.

Elstaran artan valoron montras la originaj kapiteloj de la 11-a jarcento kiuj prezentas fortajn similecojn kun tiuj de katedralo de la milana “Sankta Ambrozio.”

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]