Beaufort (Nordo)
| Beaufort | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Hauts-de-France | ||
| Departemento | Nord | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
| Kantono | Hautmont | ||
| INSEE kodo | 59058 [+] | ||
| Poŝtkodo | 59330 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 59058 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Thérèse Pécher | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 995 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 13′ N, 3° 58′ O (mapo)50.2153.9644444444444Koordinatoj: 50° 13′ N, 3° 58′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 154 m - 207 m | ||
| Areo | 12,76 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Beaufort, prononco [bofɔʁ] (
aŭskulti), estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2023 en la komunumo vivis 995 loĝantoj sur areo de 12,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 78 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Beaufort estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Beaufort troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaufort etendiĝas sur 12,76 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la vilaĝo devenas de turo konstruita en 1173 de la grafo de Henegovio por defendi la henegovian landon kontraŭ la landsinjoro de Avesnes-sur-Helpe. Tiu tereno estis finfine heredita de Avesnes en la 14-a jarcento.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ankoraŭ videblas la ruinoj de la ĉefturo, kiu datiĝas de la 12-a jarcento kaj estas kromnomita "tour sarrasine". La loka preĝejo datiĝas parte de la 16-a, parte de la 18-a jarcentoj. Ĝia navo ĉefe konsistas el brikoj, kaj ĝia turo havas kvadratan aspekton.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Beaufort apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
la administrejo
-
mezepoka turo
-
la komunumoparto Ropsies




