Bekölce
Bekölce (bekolce) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Bélapátfalva. La vilaĝonomo devenas de la iama posedanta familio Bekölczey (bekolcei).
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 14 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0802/20.2721
- Loĝantaro: 820
- Poŝtkodo: 3343
- Telefonprefikso: 36
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Borsodnádasd troviĝas 7, Bélapátfalva 8, Ózd 19, Eger 27 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo proksimume en 1300 laŭ tiama hungara ortografio "Bukolche". La vilaĝo kelkfoje senhomiĝis dum la turkoj. Vilaĝservoj estas poŝto, lernejo, biblioteko, kuracejo, spoertejo.