Beko (mezurunuo)
Aspekto
En la hebrea Biblio, la beko[1] (hebree בֶּקַע, beqaʿ) estas antikva mezurunuo de maso kaj valuto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La beko estis kaj valuto kaj mezurunuo de maso aŭ pezo. Kiel mezurunuo de maso, laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu hebrea beko estas proksimume 5,71 gramoj. Laŭ Store norsk leksikon,[3] unu egipta beko egalas 13 gramojn, malsimile al la hebrea beko.
En ambaŭ sencoj (mone kaj mase):
Uzo en la Biblio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la libroj de Eliro en la Torao, la Izraelidoj pagis monon po unu beko por ĉiu plenkreskulo, por konstrui la tabernaklon de kunveno:
|
Laŭ la ĉi-supraj versiklo, unu beko egalas duonon de siklo, t.e. 10 gerojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ bek/o ② (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ Weights and Measures (angle).
- ↑ beka (norvege). Store norsk leksikon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- What is the unit called a beka? (angle). Sizes.com.