Belle Époque brasileira
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/40/Amazon_Theatre_in_Manaus.jpg/250px-Amazon_Theatre_in_Manaus.jpg)
La Belle Époque de Brazilo (esperante, bela epoko), ankaŭ konata kiel Tropika Belle Époque aŭ la Ora Erao, estas la sudamerika branĉo de la franca movado Belle Époque (1871-1914), bazita sur Impresionismo kaj Art Nouveau . Ĝi estis periodo de kosmopolita kulturo, de ŝanĝoj en la artoj, kulturo, teknologio kaj politiko de Brazilo, inter 1870 kaj februaro de 1922 - la fino de la Imperio ĝis la Semajno de Moderna Arto .
La Belle Époque, en Brazilo, estas diferenca de aliaj landoj, ĉu laŭ daŭro, ĉu laŭ teknologiaj progresoj, kiuj okazis ĉefe en la tiutempe plej prosperaj regionoj de la lando: la regiono de la kaŭĉuka ciklo (Amazono kaj Parao)), la kafregiono (San-Paŭlo kaj Minas-Ĝerajso ) kaj la tri ĉefaj brazilaj koloniaj urboj (Recife, Rio-de-Ĵanejro kaj Salvador). [1]