Ben Howard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ben Howard
Ben Howard (14885072374).jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1988 (1988-05-24) (31-jara)
en Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Universitato de Falmouth
Profesio
Profesio kantaŭtoromuzikistokantistogitaristo
TTT
Retejo http://benhowardmusic.co.uk/
Information icon.svg
vdr

Benjamin John (Ben) HOWARD (naskiĝis la 24-an de aprilo 1987 en Londono) estas brita muzikisto, kantisto, gitaristo kaj surfanto. Li havas kontrakton je Island Records kaj Communion.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Howard naskiĝis en la okcidento de Londono, sed plenkreskis en Totnes, Devon. Dum junaĝo, Howard aŭskultis la favoran muzikon de siaj gepatroj, kiuj enkondukis lin al siaj plej ŝatataj diskoj de la artistoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kiel John Martyn, Van Morrison, Joni Mitchell kaj Simon & Garfunkel, kiuj tre influis Howard. Nuntempe liaj gepatroj loĝas en Ibiza; tie Howard surbendigis sian debutalbumon Every Kingdom (2011).

Post mezlernejo, Howard studis ĵurnalismon en Falmouth. Tamen, duonjare antaŭ atingi sian diplomon, Howard ĉesis siajn studojn ĉar li opiniis, ke li povus "travivi per la muziko".

En 2017, Howard aniĝis la novan bandon A Blaze of Feather.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Every Kingdom (2011)
  • The Burgh Island E.P. (2012)
  • I Forget Where We Were (2014)
  • Noonday Dream (2018)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]