Ben Sion Ohana
Aspekto
| Ben Sion Ohana | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1915 |
| Morto | 15-an de januaro 2001 (85-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Francio Maroko |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Ben Sion OHANA (naskiĝis en 1915 - mortis en 2001 en Parizo) estis dumviva membro de UEA. Esperantisto de juna aĝo, en Maroko li servis kiel ĉefperanto de Tutmonda Junular-Organizo kaj de 1944 kiel delegito en Marrakech, kie li ankaŭ instruis Esperanton. Dum la 1960-aj jaroj li estis delegito de Kasablanko. Post translokiĝo al Francio, li aktivis en la Pariza regiono, i.a. kiel delegito pri instruado kaj zorgante pri korespondaj kursoj de la landa asocio.


