Benjamin Jekhowsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Pavloviĉ Ĵeĥovskij
Persona informo
NomoBenjamin Pavloviĉ Ĵeĥovskij
Dato de naskiĝo1881
NaskiĝlokoSankt-Peterburgo
Dato de morto1953 (?)
MortolokoEncausse-les-Thermes, Francio
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoRusio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Benjamin Pavloviĉ Ĵeĥovskij (Вениамин Павлович Жеховский ; naskiĝis en 1881 en Sankt-Peterburgo, mortis 1953 (?) en Encausse-les-Thermes, Francio) estis rusa astronomo Li migris en Francion en 1912, kie li subskribis siajn artikoloj per la nomo de Benjamin de Jekhowsky

Li naskiĝis en Sankt-Peterburgo en nobela familio. Lia patro estis inĝeniero en la fervojoj de Varsovio : tiam, Pollando estis parto de la Rusia Imperio.

Malkovritaj asteroidoj : 12
953 Penlevo 29-a de aprilo 1921
976 Benjamino 27-a de marto 1922
977 Filipo 6-a de aprilo 1922
988 Apelo 10-a de novembro 1922
1013 Tombeko 17-a de januaro 1924
1017 Jaklino 4-a de februaro 1924
1037 Davidvejlo 29-a de oktobro 1924
1040 Klumpkeo 20-a de januaro 1925
1093 Fredo 15-a de junio 1925
1181 Lilito 11-a de februaro 1927
1328 Devoto 21-a de oktobro 1925
3881 Dumergo 15-a de novembro 1925

Li lernis en la Moskva Ŝtata Universitato kaj, migrinte en Francion, li dungiĝis en la observatorio de Parizo en 1912. Li poste laboris en la observatorio de Alĝero (nun, la Centro de esploro pri astronomio, astrofiziko kaj geofiziko) en Alĝerio, tiam franca kolonio, tie kie li konatiĝis kiel fakulo pri ĉiela mekaniko.

Post 1934 li verkis 190 artikolojn sub la nomo de Benjamin de Jekhowsky; li malkovris 12 asteroidoj, la Minor Planet Center registris liajn malkovrojn sub la nomo "B. Jekhovsky".

Li mortis post 1953 (en 1975 laŭ iuj fontoj).

La asteroido 1606 Jekhovsky[1], malkovrita de Louis Boyer, estis tiel nomita en lia honoro.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]