Berardo da Teramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Berardo da Teramo
Persona informo
Naskiĝo 11-a jarcento
en Isola del Gran Sasso d'Italia
Morto 19-an de decembro 1123 (1123-12-19)
en Teramo
Religio katolika eklezio vd
Familio
Familio Pagliara
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Teramo
Dum 1116-1123
Sanktulo
Festotago 19-a de decembro
Patroneco Teramo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berardo da Pagliara, ankaŭ nomata Berardo de Teramo (Pagliara de Isola del Gran Sasso d'Italia,11-a jarcentoTeramo, 19-a de decembro 1122) estis itala katolika episkopo.

Poliptiko de Jacobello del Fiore, nuntempe elmontrata ĉe la Katedralo de Teramo, en kiu aperas prezentado de sankta Berardo.

La katolika Eklezio honoras lin kiel sanktulo kaj patrono de la urbo kaj de la diocezo de Teramo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vido de la kastelo de Pagliara

Li naskiĝis de la nobela familio Pagliara, en la samnoma kastelo lokata en la apudaĵoj de Isola del Gran Sasso. Kelkaj esencaj faktoj pri lia vivo, kiel la donaco de liaj personaj posedaĵoj al la Eklezio, la komenco de la episkopa mandato kaj la dato de la morto, estas dokumentataj en la Cartulario della Chiesa Aprutina.

Krome tri kronikoj, aŭ legendoj, parolas pri li; la plej longa de ili estas atribuata al la episkopo Sassone, lia posteulo, kaj estas proklamata fare de la Kanonikoj de la Katedralo en la tago de la festo de la sanktulo (19-a de decembro). La sciigoj ĝis nun konataj rilatas sinteze al lia eniro, ekde kiam li estis juna, en la Monaĥejo de Montecassino kaj de lia transiro en posta periodo al la Monaĥejo de San Giovanni in Venere. Oni scias ke je la morto de la episkopo Uberto, dank' al la famo pri lia sankteco, kiun akompanis lin, oni nomis lin kiel posteulo ĉe la terama Eklezio. Berardo plenumis tiun oficon dum sep jaroj eke de 1116, direktante siajn agadojn al la helpo al la malriĉuloj kaj al la pacigo de la kontrastoj ekzistantaj inter la urbaj partioj.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La feston de sankta Berardo oni celebras la 19-an de decembro, la tago de la datreveno de lia morto (la dies natalis).

Rimarkinda estas la kutimo, plurfoje reprenita kaj forlasita kaj nuntempe restarigita, de la urbaj aŭtoritatoj oferdoni ĉiujare kandelegon honore al la sanktulo. En la festa tago de sankta Berardo, dum la Meso celebrata de la episkopo, la urbestro oferdonas al la ekleziaj aŭtoritatoj kandelegon kiel omaĝo de la komunumo terama de ĉiam devota al sia patrono. Dum la ceremonio, estas precipe impona la plenumo de la solena Himno al Sankta Berardo, verkita de la kapelestro de la Katedralo de Teramo Nicola Dati kaj kantata de la ĥoralo. Temas pri kanto kantata nur unufoje jare, dediĉita al la sanktulo kaj al la urbo Teramo.

Citaĵo
 Si quaeris nunc Berardi / antistitis prodigia / claudis erexit membra / caecis donavit lumina.
Morbos dolores solvit / fugavit et procellas / pestem iramque populi fugavit / et terraemotus pressit.
Dicant et ista celebrent / omnes dioecesani / exteri atque incolae / dicant dicant Teramani.
Morbos dolores solvit / fugavit et procellas / pestem iramque populi fugavit / et terraemotus pressit.
Gloria Patri / gloria Filio / et Spiritui Sancto gloria. 
— Nicola Dati

Ĉe la fino de la ceremonio la episkopo, sur la antaŭkatedrala placeto, benas la urbon pere de la relikvoj de la patrono (busto kaj brako).

Relikvoj[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj de la sanktulo estis entombigitaj en Teramo, en la antikva Katedralo, ene de la kapelo nuntempe dediĉita al Sant'Anna; tiu kapelo estis unu el la malmultaj konstruaĵoj, kiuj ne estis detruitaj de la incendio kiu en la jaro 1156 detruis la urbon, fare de la normana armeo estrata de Roberto di Loritello.

Ĉirkaŭ en 1174, vole de la episkopo Attone, la korpo de la sanktulo estis translokita al la nova Katedralo, unue ene de la Kripto, kie ĝi restis dum ses cent jaroj, kaj poste, en 1776, definitive metita en la kapelo starigita en lia honoro je elspezo de la loĝantoj de Teramo kaj inaŭgurita de la episkopo Pirelli.

Nuntempe, la korpo de sankta Berardo estas gardata en la tombo kiu estas en la altaro de la menciita kapelo ene de la Katedralo. La escepto estas de nur du partoj de la korpo de la sanktulo, tenataj ene de du arĝentaj relikvujoj: la "benanta brako", (17a jarcento) kaj la busto (16a jarcento). Ambaŭ estas en sekurkesto kaj elmontrataj al la publiko okaze de la festo de la sanktulo.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

Al la sanktulo estas atribuataj multnombraj mirakloj rilate al kiuj naskiĝis ĉiu lia ikonografio.

Ŝtona statuo kiu prezentas lin, kaj kiu tiam elstaris super la Kripto kiel signaculum de la korpo tie konservita, estas lokata sur la supro de la kapelo dediĉita al la sanktulo. Ene de la sakristio, reprezentas la sanktulon la retablo de la pola pentristo Sebastiano Majeski (17a jarcento), kun la titolo "La mirakloj de Sankta Berardo", la tolo de la pentristo Giuseppe Bonolis prezentanta "La liberigo de la Urbo Teramo el la sieĝo de la duko de Atri dank' al la Virgulino Maria kaj Sankta Berardo" kaj multaj aliaj ilustraĵoj. Granda kaj varia estas la kolekto de votaj gravuradoj produktitaj dum la jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • S. Coletti, la Vivo de sankta Berardo episkopo de Aprutino, urbo hodiaŭ nomita Teamo..., Ascoli, 1638;
  • Cesare Baronio, Annales ecclesiastici, Al. XII, Ticini, Typ. H. Bartoli, 1641, p. 149;
  • Alessio Tulli, Himno al Sankta Berardo;
  • Niccola Palma, civila kaj la eklezia Historio de la norda regiono de la Reĝlando de Napolo ... estas hodiaŭ la urbo de Teramo kaj la diocezo transportita, vol. 5, Teramo, Angeletti, 1832-1836, vol. Mi (1832), pp. pp. 138-151; III eldono, Teramo, Savings bank, 1978, vol. I, pp. 305-335 kaj ankaŭ en postaj volumoj, passim; vidu bibliografion kaj tabloj de enhavo de la 5 volumoj de la Historio de la Palmo;
  • Mutio de' Mutij, La historio de Teramo dialogoj sep, kun notoj kaj aldonoj de Giacinto Pannella, Teramo, Tip. Corriere Abruzzese, 1893, frua dialogue, par. 15, pp. 38 ff;vidu Resumoj de la Sep dialogoj en la Historio de Teramo de la Muzii;
  • La Cartulario de la Preĝejo de Teramo. La latina manuskripto en pergameno, de la sec. XII de la Arkivoj de la episkopo de Teramo, redaktita fare de Francesco Savini, Romo, Forzani, 1910, pp. 70-83.
  • Umberto Adamoli, Berardo di Pagliara. Dramo en kvar aktoj, Teramo 1952
  • Vincenzo Gilla Gremigni, Berardo, Episkopo de Teramo, santo, en Bibliotheca Sanctorum, Romo, Istituto Giovanni XXIII en la Pontifika Laterana Universitato, 1962, vol. II, col.1271;
  • Raffaele Aurini, Berardo da Pagliara, la bibliografia Vortaro de la homoj de Abruco, vol. V, Teramo, Edigrafital, 1973 kaj en la Nova eldono, Colledara, Teramo, Andromeda editrice, 2002, vol. I, pp. 248-258;
  • Gabriele Orsini, La Diocezo de Teramo-Atri ĉe la tagiĝo de la tria jarmilo, Teramo, Eldonoj de Interamnia, 1999, pp. 25-29;vidu la listo de Episkopoj aprutini prenita de la libro de Gabriele Orsini;
  • Luigi Braccili, Berardo da Pagliara, la Homoj de Abruco. Biografia leksikono, de Henry Charles, volume I, pp. 281-284, Castelli, Teramo, Andromeda editrice, 2006, 10 volumes;see Indekso de karakteroj, aŭtoroj, lokoj, kronologie, de la 10 volumoj de la Homoj de Abruco;
  • Manuskriptoj rilate al la vivo de Saint Berardo, de diversa origino, kaj referable al diversaj aŭtoroj, estas konservita ĉe Romo, en la Biblioteko Vallicelliana, al La Aglo en la "provinca Biblioteko Salvatore Tommasi", kaj Teramo en la "provinca Biblioteko M. Delfico" kaj en la Arkivoj de la episkopo.