Beregujfalu
Beregujfalu | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90240 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 22° 48′ O (mapo)48.27666666666722.807777777778Koordinatoj: 48° 17′ N, 22° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 135 m [+] | ||
Areo | 2,85 km² ( 285 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berehuifalu [+] | |||
Beregujfalu (ukraine Берегуйфалу, hungare Beregújfalu) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Pli frue la ukraina nomo estis Нове Село (nove selo), ruse Новое Село (novoje selo).
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 3 km²
- Supermara alteco: 135 m
- Loĝantaro: 1920
- Poŝtkodo: 90240
- Telefonprefikso: 3141
- Aŭtokodo:
Situo[redakti | redakti fonton]
Beregujfalu situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Berehove troviĝas 18 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1463 en formo Wyfalw(nova vilaĝo). La tataroj detruis la vilaĝon en 1566. En 1709 Francisko Rákóczi la 2-a ĉasadis en la arbaro apud la vilaĝo. En 1910 loĝis en Beregújfalu 1304 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Beregújfalu apartenis al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Beregújfalu rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Novoje Selo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la lastfoja popolnombrado loĝis en Beregujfalu 2018 da homoj, (1674 hungaroj).
Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]
- kalvinana preĝejo de 1829, la turo havanta 2 sonorilojn estas 32 metrojn alta