La Berghŭata, Berguata aŭ Barghŭata (ankaŭ Barghwata aŭ Berghuata) estis grupo de Berberaj triboj en la marbordo al Atlantiko de Maroko, apartenanta al la Masmuda konfederacio. Post alianciĝi kun la Sufria Ĥariĝismaribelo en Maroko kontraŭ la Omajada kaliflando, ili establis sendependan ŝtaton (744 - 1058) en la areo de Tamesna ĉe la atlantika marbordo inter Safi kaj Salé sub estreco de Tarif al-Matghari.
Kelkaj historiistoj opinias ke la termino Barghŭata estas fonetika kripligo de la termino Barbati, nome kromnomo kiun Tarif portis. Oni supozas ke li naskiĝis en la areo de Barbate, ĉe Cádiz en Hispanio.[1] Tamen, Jérôme Carcopino kaj aliaj historiistoj opinias ke la nomo estas multe pli antikva kaj ke la tribo estas la sama kiun la Romianoj nomigis Baquates, kiuj ĝis la 7a jarcento loĝis ĉe Volubilis.[2]
Ulrich Haarmann, Geschichte der Arabischen Welt. C.H. Beck München, 2001.
John Iskander, Devout Heretics: The Barghawata in Maghribi Historiography, in The Journal of North African Studies Volume 12, 2007, pages 37–53.
Stephan und Nandy Ronart, Lexikon der Arabischen Welt. Artemis Verlag, 1972.
Mohammed Talbi, Hérésie, acculturation et nationalisme des berbères Bargawata, in Premier congrès des cultures Méditerranéennes d'influence arabo-berbère, Alger 1973, 217-233.