Bernardo del Carpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardo del Carpio
Plaza Mayor, nome ĉefa placo de Salamanko

Bernardo del Carpio estis duonlegenda rolulo de la Mezepoko en Hispanio, ekstergeedza filo de infantino kaj fratino de la reĝo de Oviedo nome Alfonso la 2-a nome Ximena, kaj de la grafo Saldaña, nome Sancho Díaz. Li estus venkinta super Karolo la Granda en la dua batalo de Roncesvalo (808).

Lia historieco, neita de la majoritato de primezepokaj fakuloj, estas defendita de la historiisto asturia Vicente José González García, kiu asertas, ke la negado de lia ekzisto bazaiĝas nur sur la konfuzo pri la unua batalo de Roncesvalo (778), kun alia posta de 808 kaj la partopreno de Bernardo en tiu batalo, tute erara.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en la kastelo de Saldaña, Bernardo del Carpio estas protagonisto de longa serio de romancoj. Lia historio konsistas ĉefe en atingi ke la reĝo Alfonso la Kastulo liberigu lian patron, enprozonigita pro esti malhonorinte la infantinon. Por tio la heroo, kiel sekvo de praheroo Heraklo, devas solvi diversajn militajn taskojn menditaj de la reĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]