Bernat de Ventadorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo > Okcitanlingva Literaturo > Bernat de VENTADORN < Okcitana lingvo


Bernat de Ventadorn
BnF ms. 12473 fol. 15v - Bernart de Ventadour (1).jpg
Persona informo
Bernat de Ventadorn
Naskiĝo 30-an de novembro 1139 (1139-11-30)
en Moustier-Ventadour
Morto 30-an de novembro 1189 (1189-11-30) (50-jara)
en Sainte-Trie
Lingvoj okcitana [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Profesio
Okupo trobadoro [#]
Laborkampo Occitan culture [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bernat de VENTADORN [bernát de bentadúr] estas unu el la plej famaj trobadoroj el la 12a jarcento. Li naskiĝis en la kastelo de Ventadorn (situanta en la nuna franca departemento Corrèze), kaj estis la filo de servisto. Li enamiĝis al la edzino de sia mastro, kaj devis fuĝi el la kastelo kaj la regiono. Li trovis rifuĝon ĉe la reĝino Alienòr d'Aquitània kiu tiutempe restadis en Normandio. Protektata de diversaj grandaj nobelaj damoj kaj poste de la grafo de Tuluzo Raimond la Kvina, li finis sian vivon en monaĥejo.

Unu el siaj poemoj restas ege fama, kaj ofte konsiderata kiel ĉefverko de la okcitanlingva literaturo : "Quan vei la lauseta mover" (esperante : kiam mi vidas la alaŭdon ekmoviĝi).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.