Bernd Krause

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernd Krause
Persona informo
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiistoesperantisto
vdr

Bernd Krause estas germana historiisto vivanta en Forchheim, Bavario. Laŭ la stato de 2012 li estis la prezidanto de Bavara Esperanto-Ligo (BEL), unu el 16 regionaj suborganizoj de Germana Esperanto-Asocio. Krome li relative amplekse verkas en la germana kaj parte ankaŭ en Esperanto, je granda parto ankaŭ pri la historio de la esperantista movado. Kiel ekzemploj menciiĝu la sube atingebla artikolo de li pri "La Olimpiaj Ludoj de 1972 en Munkeno el esperantista perspektivo" el 2015 kaj lia kontribuo "La “Kvina” de Chautauqua – Kronologio de universala kongreso, kiu neniam okazis" al la festlibro En la mondon venis nova lingvo de 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]