Bernhard Selzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bernhard SELZER [selcer] (naskiĝinta en 1902 en Podwoloczyska, tiama Pollando, nuna ukrainio) estis aŭstria esperantisto kaj privata oficisto en Vieno.

Li fariĝis esperantisto en 1922. Sekretario de AED, 1929. Tradukanto de „La mortado“ de Hermann Nothnagel, 1930. „La juda ŝtato“ de Herzl; kaj „Anhelli“ de J. Slowacki (manuskripte).

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Nothnagel, Hermann. La mortado: Publika parolado (1900) . Esperanto Societo „Progreso“, Wien, 1930?

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En la epoko de l’ emancipacio estis i. a. la sciencaj korifeoj Baco de Verulam, Descartes, Galileu, Newton la ĉefaj pioniroj de l’ moderna naturscienca esplormetodo.

„Por la scienco povas ekzisti nenio supernatura, pli ĝuste ĉiuj fenomenoj estas klarigeblaj per naturaj kaŭzoj, al kies plena ekkono estas kapabla la prudento, sen helpo de ia revelacio.“ Ke la fama klinikisto el la glora periodo de l’ Wien-a medicina skolo klarigas la fazon de mortado laŭ naturscienca vidpunkto, tio estas evidenta. Ke Nothnagel, kies devizo estis, ke „nur bona homo povas esti bona kuracisto“ elektis ĉi tiun temon por publika parolado, deduktante en ĝi sur la bazo de fiziologia esplorado, ke la tiom timata mortado ne estas tjel terura, kiel la homoj generale ĝin konsideras, tio pruvas ankaŭ lian profunde humanecan senton. Ni gratulas al la tradukinto, ke li elektis ĉi tiun, en germana lingvo aperintan, paroladon, por tutmonde diskonigi ĝin per nia lingvo. Honorante per tio la rememoron al la fama scienculo, samtempe li pliriĉigis nian literaturon per vere ŝatinda popularscienca verko, kiaj bedaŭrinde ankoraŭ sufiĉe mankas al nia legantaro. La traduko estas perfekta. Kelkaj germanaj idiotismoj kaj superfluaj „la“-oj absolute ne genas kaj estas en noveldono facile eligeblaj. Ĉiu, kiu ŝatas vere altspiritan kaj klerigan legaĵon, havigu al si la altvaloran broŝuron

kaj klopodu eĉ disvastigi ĝin. 
— D-ro Sós. Aŭstria Esperantisto n.69 (okt 1930)
Citaĵo
 En tiu ĉi nelonga sed densenhava traktaĵo la aŭtoro sinsekve pristudas la demandojn : Kio estas la mortado? Kial ni devas morti? Cu la homo mortas ĉe la ekhalto aŭ per la ekhalto de la spirado aŭ en kiu alia maniero li mortas? Ĉu la mortado estas fizike dolora kaj turmentoplena? — Tiuj diversaj problemoj estas analizitaj laŭ la natur-esplora vidpunkto ekskluzive, kaj la respondoj proponitaj ŝajnas tute akcepteblaj. La tezo estas klare disvolvita kaj al kompreno multe helpas la bona korekta lingvo. Oni ja renkontas en ĝi kelkajn neologismojn, sed en scienca verko la kontraŭo povus mirigi. Entute verketo, kiu riĉigas nian lingvon kaj honoras tradukinton kaj eldoniston 
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)