Santiuste de San Juan Bautista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bernuy de Coca)
Santiuste de San Juan Bautista
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 534  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 4° 34′ U (mapo)41.156944444444-4.5719444444444Koordinatoj: 41° 9′ N, 4° 34′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 45,57 km² (4 557 ha) [+]
Santiuste de San Juan Bautista (Provinco Segovio)
Santiuste de San Juan Bautista (Provinco Segovio)
DEC
Santiuste de San Juan Bautista
Santiuste de San Juan Bautista
Situo de Santiuste de San Juan Bautista
Santiuste de San Juan Bautista (Hispanio)
Santiuste de San Juan Bautista (Hispanio)
DEC
Santiuste de San Juan Bautista
Santiuste de San Juan Bautista
Situo de Santiuste de San Juan Bautista

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiuste de San Juan Bautista [+]
vdr

Santiuste de San Juan Bautista [sanTJUSte desanHŬAN baŭTISta] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Santiuste de San Juan Bautista estas etimologie komprenebla kiel Sankta Justo de Sankta Joĥano Baptista (la duobligo de sanktulo rilatas al la fakto, ke la lokanoj perdis la referencon de la etimologio de Sntiuste).

La municipo havas submunicipon Bernuy de Coca.

Santiuste de San Juan Bautista en la provinco Segovio.
Panoramo.
Preĝejo de Bernuy de Coca.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 535 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el 1991.

Ĝi distas 50 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Fuente de Santa Cruz, Coca, Puras (Ávila), Montejo de Arévalo, Tolocirio, Nava de la Asunción, San Cristóbal de la Vega, Rapariegos kaj Moraleja de Coca. La gravaj loĝlokoj plej proksimaj estas Coca, Nava de la Asunción, Rapariegos kaj Navas de Oro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de iamaj setlejoj de diversaj epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Coca, abundis la pinaroj rezinproduktaj, kaj fakte en Sant Yuste oni produktis vinberojn, terpomojn kaj melonojn. La plej frua mencio estas de 1247, kie oni mencias San Iuste, kaj en postaj dokumentoj Sant Yuste, San Yuste, Santiuste de Coca kaj finfine Santiuste de San Juan Bautista.

En 1773 dum regado de Karolo la 3-a oni ricevis jurisdikcian sendependecon-

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la romanika preĝejo de Sankta Johano kun baroka interno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]