Campiña Segoviana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campiña Segoviana en centra okcidento de la provinco Segovio.

Campiña Segoviana [kamPInja segoBJAna] (Segovia Kamparo) estas komarko en la centra okcidento de la provinco Segovio (regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio). Ĝi estas konata ankaŭ kiel la "Segovia Altebenaĵo", por diferencigi sin el la zono plej montara de la provinco, pli sudoriente antaŭ la Sierra de Guadarrama. Ties geografia kaj komarka centro estas Santa María la Real de Nieva.

Temas pri ampleksa ebeneca teritorio, kun malaltaj montetoj kaj etendo de 1 600 km², 20 600 loĝantoj kaj 51 municipoj al kiuj oni aldonas 22 submunicipojn. Okcidente estas natura limo de la rivero Adaja en la komarko de la provinco Avilo nome La Moraña, nordokcidente ĝi kuniĝas al Tierra de Pinares, oriente kun la valo de la rivero Pirón kaj sude kun la alta teroj de Segovio.

Municipoj kaj submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]