Montejo de Arévalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Montejo de Arévalo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40468
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 4° 40′ U (mapo)41.14-4.6647222222222Koordinatoj: 41° 8′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montejo de Arévalo (Provinco Segovio)
Montejo de Arévalo (Provinco Segovio)
DEC
Montejo de Arévalo
Montejo de Arévalo
Situo de Montejo de Arévalo
Montejo de Arévalo (Hispanio)
Montejo de Arévalo (Hispanio)
DEC
Montejo de Arévalo
Montejo de Arévalo
Situo de Montejo de Arévalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montejo de Arévalo [+]
vdr

Montejo de Arévalo [monTEĥo deaREbalo] estas municipo en la okcidenta pinto de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio, lime kun la provincoj Avilo kaj Valadolido. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Montejo de Arévalo estas etimologie komprenebla kiel Monteto de Arévalo, alude al kverkara monteto apuda kaj al grava proksima urbo Arévalo.

Montejo de Arévalo en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 174 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 50 el la jaro 1991.

Ĝi distas 61 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Ataquines, Puras, Palacios de Goda, San Pablo de la Moraleja, Santiuste de San Juan Bautista, Donhierro, San Cristóbal de la Vega kaj Tolocirio. Trafluas la teritorion la rivero Adaja.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al Arévalo, pere de kies komunumaro estis farita plej parto de la komerco de cerealoj kaj brutaro.

Ĝis komenco de la 20-a jarcento estis nomata Montejo de la Vega de Arévalo. Nuntempe estas samprovinca municipo (nordoriente) nome Montejo de la Vega de la Serrezuela.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) kaj forstado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la gotik-mudeĥara preĝejo kaj blazondomoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]