Montejo de la Vega de la Serrezuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Montejo de la Vega de la Serrezuela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40542
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 3° 39′ U (mapo)41.548055555556-3.6525Koordinatoj: 41° 33′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 870 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Montejo de la Vega de la Serrezuela (Provinco Segovio)
Montejo de la Vega de la Serrezuela (Provinco Segovio)
DEC
Montejo de la Vega de la Serrezuela
Montejo de la Vega de la Serrezuela
Situo de Montejo de la Vega de la Serrezuela
Montejo de la Vega de la Serrezuela (Hispanio)
Montejo de la Vega de la Serrezuela (Hispanio)
DEC
Montejo de la Vega de la Serrezuela
Montejo de la Vega de la Serrezuela
Situo de Montejo de la Vega de la Serrezuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montejo de la Vega de la Serrezuela [+]
vdr

Montejo de la Vega de la Serrezuela [monTEĥo delaBEga delasereZŬEla] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, lime kun la sudo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Montejo de la Vega de la Serrezuela estas komprenebla etimologie kiel Monteto de la Valo de la Montetaro. Estas alia samprovinca municipo en la mala parto de la provinco samnoma nome Montejo de Arévalo.

Montejo de la Vega de la Serrezuela en la provinco Segovio.
Ruinoj de la preĝejo de San Martín del Casuar.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 320 el 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 98 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Milagros (Burgos), Fuentelcésped (Burgos), Maderuelo, Pardilla (Burgos), Villaverde de Montejo kaj Valdevacas de Montejo.

Proksime estas la gorĝoj de la rivero Riaza deklaritaj natura parkol (Natura Parko Hoces del Río Riaza) kaj la restaĵoj de la monaĥejo El Casuar en danĝera stato de ruiniĝo.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Montejo de la Vega.

En la 11-a jarcento la literumado estis Montelionem. En 1123 estis mencio kiel Monteio, kaj poste oni aldonis la kromaĵon "de la Vega de la Serrezuela", reference al la valo de la rivero Riaza kaj al la montaro Serrezuela de Pradales.

La loĝloko estis ĉefurbo de la "Comunidad de Villa y Tierra de Montejo de la Vega".​

En la 1950-aj jaroj, la iama municipa teritorio de Linares del Arroyo disiĝis inter la municipoj de Maderuelo kaj Montejo de la Vega de la Serrezuela, dum la loĝantaro estis translokigita al la tiam municipo La Vid en la provinco Burgoso, kiel grupigo rilata al la konstruado de la akvorezervejo de Linares.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Andreo; la ermitejo de la Virgen del Val; restaĵoj de muregoj kaj ruinoj de la kastelo; ruinoj de la iama preĝejo San Martín Casuar; naturaj grotoj, kiel Búho, Cazorra, kaj Murcielaguera; subteraj vinkeloj; romia ponto super la rivero Riaza; rivermuelejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]