Encinillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Encinillas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40391
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 340  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 4° 9′ U (mapo)41.017777777778-4.1580555555556Koordinatoj: 41° 1′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 947 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Encinillas (Provinco Segovio)
Encinillas (Provinco Segovio)
DEC
Encinillas
Encinillas
Situo de Encinillas
Encinillas (Hispanio)
Encinillas (Hispanio)
DEC
Encinillas
Encinillas
Situo de Encinillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Encinillas [+]
vdr

Encinillas [enziNIljas] estas municipo en la sudocentro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Encinillas estas etimologie komprenebla kiel Anzinetoj, pro abundo de anzinoj iam en la areo.

Encinillas en la provinco Segovio.
Panoramo.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 319 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste en la lastaj jardekoj ege pliiĝis pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 11 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Roda de Eresma, Cantimpalos, Cabañas de Polendos kaj Valseca.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj forstado. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]