Melque de Cercos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melque de Cercos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40444
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 4° 28′ U (mapo)41.051111111111-4.4694444444444Koordinatoj: 41° 3′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 857 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Melque de Cercos (Provinco Segovio)
Melque de Cercos (Provinco Segovio)
DEC
Melque de Cercos
Melque de Cercos
Situo de Melque de Cercos
Melque de Cercos (Hispanio)
Melque de Cercos (Hispanio)
DEC
Melque de Cercos
Melque de Cercos
Situo de Melque de Cercos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Melque de Cercos [+]
vdr

Melque de Cercos [MELke deZERkos] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Melque de Cercos estas etimologie komprenebla kiel Malik de Cercos, alude al (moz)araba loĝanto kaj al rojo tiel nomita el kverkoj.

Melque de Cercos en la provinco Segovio.
Malnova preĝejo.
Nova preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 59 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 500 el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 37 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nieva, Santa María la Real de Nieva kaj Juarros de Voltoya.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de Ciudad y Tierra de Segovia, ene de la Sexmo de la Trinidad kun ĉefurbo en Villoslada. Al tio apartenis, eble en la municipa teritorio, ankaŭ nunaj senhomejoj Huerta de Cercos, survoje al Ochando, kaj Los Hitos (41°1′16″N 3°28′40″O),

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la nova preĝejo (kun baroka retablo kaj prilaborita baptujo), la malnova preĝejo (romanik-mudeĥara), la ermitejo de Nuestra Señora de al Antigua kaj la Fonto Pelenĉa.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]