San Cristóbal de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Cristóbal de la Vega
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40465
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 4° 39′ U (mapo)41.112777777778-4.6466666666667Koordinatoj: 41° 7′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 865 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Cristóbal de la Vega (Provinco Segovio)
San Cristóbal de la Vega (Provinco Segovio)
DEC
San Cristóbal de la Vega
San Cristóbal de la Vega
Situo de San Cristóbal de la Vega
San Cristóbal de la Vega (Hispanio)
San Cristóbal de la Vega (Hispanio)
DEC
San Cristóbal de la Vega
San Cristóbal de la Vega
Situo de San Cristóbal de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Cristóbal de la Vega [+]
vdr

San Cristóbal de la Vega [sankrisTObal delaBEga] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo San Cristóbal de la Vega estas etimologie komprenebla kiel Sankta Kristoforo de la Valkamparo.

San Cristóbal de la Vega en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Kristoforo.
Vinkeloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 88 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 55 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Montejo de Arévalo, Tolocirio, Santiuste de San Juan Bautista, Donhierro, Rapariegos kaj Codorniz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

San Cristóbal de la Vega apartenis al tercio y sexmo de la Vega (Comunidad de Villa y Tierra de Arévalo). En mezepoka dokumentaro aperas literumado Sant Christoual.

La loko estis necesa haltejo por veturantoj kaj tial ĝi estis grava komunikejo. Ekde 1833 ĝi restis en la provinco Segovio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Kristoforo, restaŭrita forĝejo kaj vinkeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]