Yanguas de Eresma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yanguas de Eresma
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40493
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 123  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 4° 14′ U (mapo)41.0725-4.24Koordinatoj: 41° 4′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 897 m [+]
Areo 24,28 km² (2 428 ha) [+]
Yanguas de Eresma (Provinco Segovio)
Yanguas de Eresma (Provinco Segovio)
DEC
Yanguas de Eresma
Yanguas de Eresma
Situo de Yanguas de Eresma
Yanguas de Eresma (Hispanio)
Yanguas de Eresma (Hispanio)
DEC
Yanguas de Eresma
Yanguas de Eresma
Situo de Yanguas de Eresma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yanguas de Eresma [+]
vdr

Yanguas de Eresma [ĜANgŭas deRESma] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Yanguas de Eresma aludas al la rivero Eresma, kiu trafluas la lokon.

Yanguas de Eresma en la provinco Segovio.
Yanguas de Eresma.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 126 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 600 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 21 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Armuña, Escarabajosa de Cabezas kaj Cantimpalos. Estas ĉeriveraj arbaroj kaj pinaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝis 1910 ĝi nomiĝis nur Yanguas. En la 1960-aj jaroj oni atingis 750 loĝantojn, sed poste okazis forta elmigrado al industriaj areoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel preĝejo kaj varma fonto, ĉe kiu oni trovis romiajn restaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]