Ortigosa de Pestaño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortigosa de Pestaño
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40495
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 4° 24′ U (mapo)41.0875-4.395Koordinatoj: 41° 5′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Ortigosa de Pestaño (Provinco Segovio)
Ortigosa de Pestaño (Provinco Segovio)
DEC
Ortigosa de Pestaño
Ortigosa de Pestaño
Situo de Ortigosa de Pestaño
Ortigosa de Pestaño (Hispanio)
Ortigosa de Pestaño (Hispanio)
DEC
Ortigosa de Pestaño
Ortigosa de Pestaño
Situo de Ortigosa de Pestaño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ortigosa de Pestaño [+]
vdr

Ortigosa de Pestaño [ortiGOsa depesTAnjo] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Ortigosa de Pestaño estas etimologie komprenebla kiel Urtikejo de P., alude al abundo de urtikoj.

Ortigosa de Pestaño en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 46 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol duoniĝis al 50 el la jaro 1991.

Ĝi distas 33 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Domingo García, Nieva kaj Santa María la Real de Nieva.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la baroka preĝejo de Sankta Kristoforo. Proksime estas rokpentraĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]