Sangarcía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sangarcía
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 289  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 4° 25′ U (mapo)40.947222222222-4.4141666666667Koordinatoj: 40° 57′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 953 m [+]
Areo 37,52 km² (3 752 ha) [+]
Sangarcía (Provinco Segovio)
Sangarcía (Provinco Segovio)
DEC
Sangarcía
Sangarcía
Situo de Sangarcía
Sangarcía (Hispanio)
Sangarcía (Hispanio)
DEC
Sangarcía
Sangarcía
Situo de Sangarcía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sangarcía [+]
vdr

Sangarcía [sangarZIa] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Sangarcía estas etimologie aludanta al Sant García, benediktena abato de la Monaĥejo de Sankta Petro de Arlanza en Hortigüela, Burgoso, kaj konsilisto de la reĝo Ferdinando la 1-a de Leono.

Sangarcía en la provinco Segovio.
Domo de "arrieros".
Domo de "arrieros".
Preĝejo de Cobos de Segovia.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 37,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 306 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 650 el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 31 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Santa María la Real de Nieva, Marazuela, Muñopedro, Bercial, Marugán kaj Marazoleja.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La historio de Sangarcía​ estas ligita al tiu de la iama Abatejo de Párraces (12-a jarcento), nuntempe en la teritorio de Bercial, sub kies eklezia jurisdikcio estis ankaŭ Marugán, Bercial, Muñopedro, Aldeavieja (Avila), kaj la propra Cobos de Segovia kaj Etreros, nune apartenantaj al la municipa teritorio de Sangarcía.

La loĝantoj de la 18-a jarcento estis famaj transportistoj kiuj komercis ĉefe farunon kaj tritikon al Madrido. Tio rezultis en luksaj domoj nomitaj de "arrieros" kun mudeĥarstilaj ornamitaj fasadoj. Krome estis kvar muelejoj de ĉokolado, kun survivanta marko Garcisánchez. Estas du dependantaj domaroj, nome Etreros kiel kvartalo kaj Cobos de Segovia kiel submunicipo.

Krom Sangarcía, estas aliaj loĝlokoj en la municipo:

  • Cobos de Segovia, municipo sendependa ĝis 1970, submunicipo ekde 1980.​
  • Etreros, municipo sendependa ĝis 1969.
  • Ermitejo de San Miguel de Párraces, proksime al Caserío de Velagómez
  • Caserío de Velagómez aŭ San Miguel de Párraces

Dum la periodo inter 1970 kaj 1982 la aktuala municipo Marazoleja apartenis al la municipo Sangarcía.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de SAnkta Bartolomeo kaj la ermitejo de Sankta Roĥo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]