Berta Türk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berta Türk
Berta Türk en 1928
Berta Türk en 1928
Persona informo
Naskonomo Türk Berta Cecilia
Naskiĝo la  22-an de aprilo 1888(nun 1888-04-22)
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Morto la 29-an de aprilo 1960
en Aŭstralio Sidnejo (Aŭstralio)
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Sándor Rott
Parencoj Lola Urban–Kneidinger
Karl Kneidinger
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Berta Türk, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Türk Berta Cecilia estis aŭstra-hungara kabareda kantisto. Ŝia edzo estis Sándor Rott, post la geedziĝo ŝia nomvarianto estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) R. Türk Berta.

Berta Türk [1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1888 en Vieno, ŝi mortis la 29-an de aprilo 1960 en Sidnejo (Aŭstralio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Berta Türk kiel infano aktoradis en sia naskiĝurbo, dum ŝi lernis kantadon de Dietrich Fischer-Dieskau. Ekde 1910 ŝi havis rolojn en diversaj kabaredoj en Budapeŝto. En la sama jaro ŝi edziĝis, baldaŭ ŝi naskis 4 gefilojn, en 1942 ŝi vidviniĝis. En 1939 ŝi katolikiĝis (ŝi estis judino). Dum la nazia erao estis paŭzo en la kantado. En 1946 ŝi fondis kabaredon. Pro la komenciĝinta socialismo ŝi migris al Aŭstralio, kie ŝi daŭre kantadis antaŭ hungaroj. Pro depresio ŝi sinmortis.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A suszterherceg (1914) – kuiristino
  • Az erkölcsliga (1918)
  • Te csak pipálj, Ladányi! (1938) – germana hotelgasto
  • Hazugság nélkül (1945) – najbarino

Fontoj[redakti | redakti fonton]