Berthold Delbrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berthold Delbrück
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1842 (1842-07-26)
en Putbus
Morto 3-an de januaro 1922 (1922-01-03) (79-jaraĝa)
en Jena
Tombo Norda tombejo (Jena)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • historia lingvisto
vdr

Berthold Gustav Gottlieb DELBRÜCK (naskiĝinta la 26-an de julio 1842 en Putbus, mortinta la 3-an de januaro 1922 en Jena) estis germana lingvisto. Li apartenis al la grupo de la novgramatikuloj.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Tombo sur la Norda tombejo de Jena

Berthold Gustav Gottlieb estis la filo de la juristo kaj posta stralsunda distrikta juĝisto Ernst Friedrich Felix Delbrück kaj de ties edzino Auguste Henriette Wilhelmine Böhmer. Do li estis la grandnevo de la politkisto Rudolph von Delbrück el konata familio. Post la frekvento de gimnazio en Stralsund kaj de la lernejo de ĉe Franckesche Stiftungen en Halle (Saale) li komencis studi en la jaro 1859-a ĉe la Universitato de Halle filologion komparitan. Tiujn studojn li kontinuigis ĉe Humboldt-Universitato en Berlino kie li dediĉis sin aparte je Sanskrito. Tie li ankaŭ doktoriĝis en la aĝo de nur 19 jaorj. Post habilitiĝo en 1866 pri la sintakso ĉe Rigvedo li resetliĝis en Halle estonte ĉeuniversitate privata docento pri komparita filologio.

En 1870 li vokitis ĉe la Universitaton de Jena deĵorante unue kiel eksterorda, kaj ekde 1873 kiel orda profesoro pri komparitaĵoj kaj Sankskrito. Tiun ĉi lingvon li aktive regis. Inter 1878 kaj 1908 li estis sume dum kvin semestroj rektoro altlerneja. Per verkoj siaj Delbrück fondis la komparitan sintakson de la hindeŭropa lingvaro. En 1871 li ricevis la subtenadpremion de la Bopp-fondaĵo kaj en 1885 li iĝis orda membro de la Saksia akademio de la sciencoj. En la 1.8.1908 li krome honorcivitaniĝis en Jena ne nur pro sia klereco sed ankaŭ por engaĝiĝo pri nacionspektantaj demandoj. En 1890 Delbrück fariĝis fora membro de la Bavaria akademio de la sciencoj de Munkeno kaj en 1912 de la Akademio en Göttingen.[1]

Inter pasko 1864 kaj pasko 1866 li instruistis ĉe la gimnazio en Marienwerder (pole Kwidzyn). La 31-an de julio 1865 li nuptis en Marienwerder Constanze Kämtz, filinon de la rusia ŝtata konsilisto Ludwig Friedrich Kämtz. Konatas de ili la filinoj Helene (* 1866), Maria (* 1868) kaj la filo Richard (* 1875), kiu iĝis profesoro pri arĥeologio en Jena.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Das altindische Verbum. Halle 1874 (Digitalisat).
  • Die neueste Sprachforschung. Betrachtungen über Georg Curtius Schrift zur Kritik der neuesten Sprachforschung. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1885.
  • Vergleichende Syntax der indogermanischen Sprachen. 3 Bände. Trübner, Strasburgo 1893–1900.
  • Grundfragen der Sprachforschung. Strasburgo 1901.
  • Einleitung in das Studium der indogermanischen Sprachen. 6. Aufl. Breitkopf und Haertel, Leipzig 1919. Represite ĉe Georg Olms Verlag, Hildesheim 1976, ISBN 3-487-05976-2.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eduard Hermann: Berthold Delbrück. Ein Gelehrtenleben aus Deutschlands großer Zeit. Frommann, Jena 1923.
  • Walther Wüst: Delbrück, Berthold Gustav Gottlieb. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 3, Duncker & Humblot, Berlin 1957, ISBN 3-428-00184-2, S. 574 f. (Digitalisat).
  • Martin Meier: Berthold Delbrück. Vater der vergleichend–historischen Syntax. Ĉe: Rugia. Rügen-Jahrbuch. 2003, p. 32–37.
  • Emilio Crespo, José Luis García Ramón (eld.): Berthold Delbrück y la sintaxis indoeuropea hoy. Actas del Coloquio de la Indogermanische Gesellschaft Madrid, 21–24 de septiembre de 1994. Ediciones de la UAM, Ludwig Reichert Verlag, Madrid, Wiesbaden 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holger Krahnke: Die Mitglieder der Akademie der Wissenschaften zu Göttingen 1751–2001 (= Abhandlungen der Akademie der Wissenschaften zu Göttingen, Philologisch-Historische Klasse. Folge 3, Bd. 246 = Abhandlungen der Akademie der Wissenschaften in Göttingen, Mathematisch-Physikalische Klasse. Folge 3, Bd. 50). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2001, ISBN 3-525-82516-1, p. 66.