Beth Hart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beth Hart
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1972 (1972-01-24) (52-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Los-Anĝeleso-Kantona Liceo por la Artoj
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikistokantistokomponisto • pentristo • gitaristo • diskografa artisto
TTT
Retejo https://bethhart.com
vdr

Beth Hart (24a de Januaro, 1972) estas usona kantisto, kantoverkisto kaj muzikisto el Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono. Ŝi famiĝis ĉe la publikigo de sia unuopaĵo de 1999 nome "LA Song (Out of This Town)" el sia dua albumo Screamin' for My Supper. Tiu unuopaĵo iĝis sukceso numero unua en Novzelando, kaj atingis la 5an rangon de la listo US Adult Contemporary kaj la 7an rangon de la ritmenblusa listo de la gazeto Billboard. Postaj albumoj nome Seesaw kaj Live in Amsterdam fare de Beth Hart kaj Joe Bonamassa, atingis statuson de unua arngo en la listo de Billboard Blues Album Chart. La publikigo de Hart de Bang Bang Boom Boom supreniris ĝis la numero 3a en Billboard Blues Album Chart, kaj la albumo Don't Explain de Hart kaj Bonamassa. La albumo Seesaw supreniris al la numero 8a en Billboard Top Independent Album Chart. Hart havis du kantojn en numero 1a en Danio nome "As Good as It Gets" kaj "Learning to Live", kaj platene venditan albumon, nome Leave the Light On.

La unua albumo de Hart kun Bonamassa, nome Don't Explain, ege sukcesis en Nederlando. En 2014 Hart estis nomumita por premio Grammy pro Seesaw kaj ŝi estis nomumita ankaŭ por premio Blues Music Award en la kategorio 'Plej Bonkvalita Nuntempa Blusartistino'.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Beth Hart and the Ocean of Souls (1993)
  • Immortal (1996)
  • Screamin' for My Supper (1999)
  • Leave the Light On (2003)
  • 37 Days (2007)
  • My California (2010)
  • Don't Explain kun Joe Bonamassa (2011)
  • Bang Bang Boom Boom (2012)
  • Seesaw with kun Bonamassa (2013)
  • Better Than Home (2015)
  • Fire on the Floor (2016)
  • Black Coffee kun Joe Bonamassa (2018)
  • War in My Mind (2019)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]