Bettrechies
Bettrechies | |
---|---|
komunumo en Francio • limurbo | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Bavay |
INSEE kodo | 59077 [+] |
Poŝtkodo | 59570 |
Kodo laŭ INSEE | 59077 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Michel Tahon 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 243 (2 005) |
Loĝdenso | 72 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°19′31″N 3°44′41″O / 50.32528°N, 3.74472°O (mapo) Koordinatoj: 50°19′31″N 3°44′41″O / 50.32528°N, 3.74472°O (mapo) |
Alto | 67 m - 129 m |
Areo | 3,36 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 19′ 31″ Nordo 3° 44′ 41″ Oriento / 50.32527778 °N, 3.74472222 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Bettrechies [+] | |
Bettrechies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 243 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.
Geografio
Bettrechies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Bettrechies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bettrechies etendiĝas sur 3,36 km².
Historio
La 26-an de novembro 1934, je 20:35 loka horo, falis proksime al la belga landlimo 18-kilograman meteorito. 9-kilograma fragmento de ĝi hodiaŭ videblas en la muzeo pri natura historio de Lillo.
Administrado
Bettrechies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.