Bezdan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bezdan situas en la mapo en la verda munucipo
La katolika preĝejo en Bezdan

Bazaj informoj

Bezdan ankaŭ kroate; serbe Бездан, hungare Bezdán, germane Besdan estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor. La nomo devenas el la slava, signifanta profundego.

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojoj Sombor-Budapeŝto kaj Sombor-Beli Manastir (tra la ponto. La Danubo preterfluas, estas tie la kroata ŝtatlimo, krome elfluejo de kanalo Danubo-Tiso-Danubo. La hungara ŝtatlimo estas proksime, Sombor estas ne tro for.

Historio

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895, ili fondis tie vilaĝon Battyán. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. kaj tenis ĝin 150 jarojn. La vilaĝo senhomiĝis. Anstataŭ la rifuĝintaj hungaroj serboj alvenis. En la 18-a j.c. ĝi apartenis al la Habsburga Imperio, dume alvenis germanoj kaj hungaroj. Bezdan iĝis kampurbo ekde 1743. En 1910 loĝis 7623 da homoj en la urbeto (hungaroj 6607, germanoj 884, ktp). La urbo apartenis al Bács-Bodrog, al distrikto de Zombor ĝis 1920, poste al Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis Bezdan. En 1944 la partizanoj plejparte murdis la virojn.

En 2002 loĝis 5264 da homoj (hungaroj 2983, serboj 1256, kroatoj 424, ktp). La vilaĝo havas termalan banejon. La loko estas ŝatata de fiŝkaptistoj kaj turistoj.