Biblioteca Digital Hispánica
Etoso
Biblioteca Digital Hispánica | ||
---|---|---|
cifereca biblioteko | ||
Komenco | 2008 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Posedata de | Nacia Biblioteko de Hispanio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Biblioteca Digital Hispánica (BDH, nome Cifereca Hispanlingva Biblioteko) estas perreta rimedo de la Biblioteca Nacional de España (BNE) kiu havigas liberan kaj senpagan aliron al miloj da ciferecigitaj dokumentoj fare de la Biblioteko. Ĝi permesas la konsulton, legadon kaj elŝutadon de libroj presitaj inter la 15a kaj 19a jarcentoj, manuskriptoj, dezajnoj, gravuraĵoj, broŝuroj, afiŝoj, fotoj, mapoj, atlasoj, gazetaro kaj songravuraĵoj.
Naskiĝis en 2008 por du ĉefaj celoj, unuflanke, kontribui al disvastigo de la Bibliografia Hispana Heredo kaj, aliflanke, faciligi ties konservadon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biblioteca Digital Hispánica
- Biblioteca Digital del Patrimonio Iberoamericano Arkivigite je 2013-06-20 per la retarkivo Wayback Machine