Bielatal (valo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bielatal estas la valo de la rivereto Biela en Elba Grejsmontaro. Ĝi situas en la sudo de la federacia lando Saksio de Germanio, proksime al la limo al Ĉeĥio. En la valo troviĝas samnoma vilaĝo kiu estas parto de la komunumo Rosenthal-Bielatal. Pliaj setlejaj kernoj en la valo estas Bielagrund,Schweizermühle kaj Brausenstein.

Bielatal estas la plej heterogena parto de Saksa Svislando. Sur malvasta spaco ĝi entenas amason da historio, fantaziecajn rokoformojn kaj valoran setlejan strukturon. Laŭ la pejzaĝa formo ĝi estas "larĝa kestovalo", komparebla al Großer Zschand en plej orienta parto de Saksa Svislando. Se oni rigardas nur la supran parton de Bielatal oni nombras jam ĉirkaŭ 200 grimpopintojn.