Bigoteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bigoteco, aŭ bigotismo, el kiu bigoto aŭ bigotulo (piaĉulo bonlingvisme), koncernas (en Italio) religiecajn praktikojn pli eksteraspekte praktikitajn ol interne sentitajn. Se en religiaj praktikoj iu kondutas strange aŭ neoportune aŭ afektdevote, tiu jam eniris bigotismon. Tiu psika kondiĉo, tial, rekte kontraŭas al devoteco kaj karakteriziĝas per io nereligia aŭ banaliganta religion. Foje ĝi estas asimilita al io troeca, tial bigoteco identiĝus kun tro da religiemo. Tamen religiemo similas al sano: samekiel rilate sanon neniu fartas tro bone, tiel ankaŭ rilate devotecon neniu povas ekscesi pro tro da religiemo, ĉiu male povas devii el vera religieco per strangaĵoj kaj superstiĉoj aŭ sensencaĵoj aŭ maloportunaĵoj: tial ne konfuzenda bigotismo kun tro da religiemo aŭ devoteco.

Se al bigoteco aldoniĝas ŝajnigo kaj trompa aŭ vanta afektado por akiri estimon de virtulo, tiam bigoteco konkretiĝas al hipokriteco.

Foje per bigotismo oni kvalifikas personon nur pro lia fideleco al siaj kredo aŭ laŭnorma praktikado. Ĉi-kaze la vorto estas erare uzata kaj, foje, eĉ ŝateca. Bona literatura figuro de ulino trafita de bigotismo emerĝas en "La Gefianĉoj" (ĉapitro 37) de Alessandro Manzoni en Donna Prassede (Damo Prassede), kiu religipretekste kaj senrajte kaj senprudente invadas la alies vivon per malprudentaj kaj hazardaj juĝoj kaj konsiloj nur ŝajne moralaj, nome moralismecaj.

En pentraĵoj kaj literuraĵoj figuro de bigotulo priskribiĝas la frato de la perdita filo (vidu la verkon de Rembranto "Reveno de Perdita Filo"). Sed, eĉ pli efike tiu ulo enkarnas egoiston.

Foje estas indikata kiel emblemo de bigotismo Simono la Magiisto (Apost 8, V 9-25). Sed tiu ulo konkretigas pli la figuron de hipokritulo kaj profitanto de religio ol de afekciito je bigotismo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof kiu rilatas al bigoteco[1]:

  • Citaĵo
     En buŝo Biblio, en koro malpio. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

"La Gefianĉoj" (I Promessi Sposi) elitaligita de Battista Cadei, FEI, 2006

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine