Bikarbonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bikarbonata jono
Kalia bikarbonato

Bikarbonatohidrogena karbonato estas jona salo de la karbonata acido kiu formiĝas per senprotonigo de la karbonata acido. En la naturo bikarbonatoj ĉeestas sub la minerala formo kaj en la maroj kie ĝi abundas kaj sub la tero. La vorto bikarbonato estis kreitas en la 1814-a de la angla kemiisto William Hyde Wollaston. Multaj bikarbonatoj estas akvosolveblaj ĉe norma temperaturo kaj premo. Aparte natria bikarbonato kontribuas por la totalaj dissolvitaj solidaĵoj, ofta parametro por taksi akvokvaliton.

Bikarbonato estas la ĉefa formo de dissolvita neorganika karbono en marakvo, kaj en la plejmulto el la dolĉakvoj. Kiel tia ĝi estas grava defluejo en la karbona ciklo. Kelkaj plantoj kiel Chara globularis utilas karbonaton kaj produktas kalcian karbonaton (CaCO3) kiel rezulto de la biologia metabolo.

En dolĉakva ekologio, forta fotosinteza agado de dolĉakvaj plantoj en taglumo liberigas gasan oksigenon en la akvon kaj samtempe produktas bikarbonatajn jonojn. Tiuj ŝanĝas la pH supren ĝis en certaj cirkonstancoj la grado da alkaleco povas iĝi toksa al kelkaj organismoj aŭ povas igi toksaj aliajn kemiajn komponantojn kiel ekzemple la amoniako. En mallumo, kiam neniu fotosintezo okazas, spiradprocezoj liberigas karbonan duoksidon, kaj novaj bikarbonataj jonoj ne estas produktataj, rezultigante rapidan falon de pH.

La fluo de bikarbonataj jonoj el ŝtonoj eroditaj de la karbonata acido en pluvakvo estas grava parto de la karbona ciklo.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Bikarbonato estas simpla ununura karbona molekulo, kiu ludas surprize gravajn rolojn en diversaj biologiaj procezoj. Ĝi estas anjono kiu konsistas el unu centra karbonatomo ĉirkaŭita de tri oksigenatomoj en trigonala ebena aranĝo, kun hidrogenatomo alkroĉita al unu el la oksigenoj.

La bikarbonata jono portas negativan formalan ŝargon kaj estas la konjugacia bazo de la karbonata acido, H2CO3/sub>. La karbonata radikalo estas kompleksa kaj forte unu-elektrona oksidanto. Bikarbonato en ekvilibro kun karbona duoksido konsistigas la ĉefan fiziologian bufron en ĉeloj. La bikarbonata-karbona duoksida paro stimulas la oksigenadon, peroksidadon kaj nitradon de pluraj biologiaj celoj.

La karbonata radikalo ankaŭ estis proponita kaŭzi la stimulajn efikojn de la bikarbonata-karbona duoksida paro sur oksigenadoj kontrolataj per hidrogena peroksido/transigmetalaj jonoj. La finfina antaŭaĵo de la karbonata radikala anjono estante bikarbonato, karbona duoksido, peroksimonokarbonato aŭ kompleksoj de transigmetalaj jonoj kun bikarbonata-derivitaj specioj restas demando pri debato.

Kelkaj bikarbonatoj[redakti | redakti fonton]

Kemia Nomo CAS-numero Formulo Molmaso
(gramoj)
Fandopunkto
°C
Bolpunkto
°C
Ekflama
temperaturo
°C
Denseco
g/ml
Refrakta
indico
10953437
C4H6O3
102,08984
38
164,9
1,1
1,1
1.4340
2582-30-1
C2H8N4O3
136,11068
171
422,4
1,56
1,56
1.6700
1066-33-7
CH5NO3
79,05564
105
169,8
1,586
1,586
1.4164
513-77-9
BaH2C2O6
259,36128
811
1450
169,8
4,43
1.4400
39608-52-1
C8H8O3
152,14972
126
282,6
1,2
1,2
1.5470
10411-26-4
C5H10O3
118,1326
-18,8
177,2
1,05
1,05
1.4230
51300-90-4
C5H10O3
118,1326
-4,82
160,1
1,053
1,053
1.4220
29703-01-3
CsHCO3
193,92257
175
...
...
...
...
13932-53-1
C3H6O3
90,07884
-61
136,9
1,14
1,14
1.4020
13932-55-3
C7H6O3
138,12284
87
250,7
1,278
1,278
1.5520
6013-77-0
C2H2FeO6
177,88128
...
...
...
...
...
3983-19-5
C2H2CaO6
162,11228
140
333,6
1,67
1,67
1.4400
298-14-6
CHKO3
100,11544
292
333,6
2,17
2,17
1.4400
78-73-9
C6H15NO4
165,18944
61,9
144
1,152
1,152
1.4400
5006-97-3
LiHCO3
67,95814
110
316
170
1,67
...
2090-64-4
C2H2MgO6
146,33928
110
333,6
169,8
1,67
...
7456-87-3
C2H4O3
76,05196
...
...
...
...
...
144-55-8
NaHCO3
84,006908
50
300
2,16
2,16
1.3770
37226-36-1
C4H8O3
104,10572
39,7
156,9
63,8
1,089
1.4140
34408-21-4
C4H11NO3
121,13628
...
...
...
...
...
58345-96-3
C5H13NO3
135,16316
38
50
1,029
1,029
...
15715-58-9
C7H17NO3
163,21692
38
90.5
1,02
1,02
1.3550
17351-61-0
C9H21NO3
191,27068
40
134
1,071
1,071
...
8009648
C3H4O3
88,06296
27,4
135,9
1,2
1,2
1.4260
5970-47-8
C2H2O6Zn
187,42428
...
...
4,42
4,42
...